Dong-nacianoj
tre shatas acidajn manghajhojn kaj acide peklas legomojn, kortobirdojn, viandon
kaj fishojn, kaj la plej fama estas peklita herbokarpo. En marto ili peklas brasikojn,
en augusto fishojn kaj en la Printempa Festo porkoviandon.
Dong-nacianoj
loghis en malproksimaj montregionoj kun malfacila trafikado. La lokoj estis izolitaj
kaj salo multekosta. Ofte oni ne povis akurate akiri salon kaj malsanighis au
ech mortis pro manko de salo. Do la nacianoj elpensis la metodon anstatauigi salon
per acida supo. Tial ili tre shatas acidajn manghajhojn. Nun salo estas tre facile
akirebla, sed la acida spicado jam farighis kutimo en la gastronomio de la nacio.
Kaj krome peklado estas bona metodo por konservi manghajhojn.
Dong-nacianoj
manghas nekuiritajn peklitajn fishojn, viandon kaj legomojn, tial la manghajhoj
povas konservi pli da nutro. En hermetika kaj sala medio bakterio ne povas kreski,
tial la peklajhoj estas bongustaj, apetitvekaj kaj facile digesteblaj.
Rilata
materialo: Dong-nacio