Dong-nacianoj
estas drinkemaj kaj drinkado estas unu el la gravaj aferoj en ilia vivo. Ili donacas
vinon, sin kuraghigas per vino, amikighas per vino, festas per vino, kultas per
vino kaj kuracas per vino. Chiuj familioj kapablas fari vinon. Nefortaj amara
kaj dolcha vinoj faritaj el glua rizo estas plej shatataj. Multaj familioj trinkas
amaran kaj dolchan vinojn tra la tuta jaro.
La vivo
de Dong-nacianoj estas nedisigebla de vino. Esplorado pri la medicino de Dong-nacio
montras, ke triono de la medikamentoj de Dong-nacio enhavas vinon kaj estas aplikataj
por kuraci multajn malsanojn.
Rilata materialo: Dong-nacio