Virinoj
de Dong-nacio ne loghas en la hejmo de la edzo post la edzinigho. Post la edzinigho
la novedzino ne loghas kune kun la edzo, sed kun sia akompanantino. Shi loghas
nur 3 tagojn kune kun la edzo kaj post 3 tagoj amiko de la novedzo eskortas shin
al shiaj gepatroj. Shi revenas al la edzo en festotagoj au en tempo de intensa
kamplaboro. La edzo sendas revenigi la edzinon kaj shi reiras al la gepatroj en
la sekvanta tago. La novedzino fikse loghas che la edzo nur post gravedigho.
Gratulinda
estas gravedigho, kaj amikoj de ambau flankoj eskortas shin al la hejmo de la
edzo. La novedzino vektoportas che unu ekstremo garbon da pajlo kaj shpinradon
che la alia. Nur tiam shi enloghighas en la hejmo de la edzo kaj oni preparas
doton, meblaron, chiutagajn bezonajhojn kaj vestojn. Kaj nur tiam shi povas esti
membro de la familio de la edzo. Antau sia gravedigho la novedzino ankorau povas
enamighi al aliaj junuloj kiel fraulino.
En la pasinteco
la geedzigho de la nacio ne estis multe influata de feudisma ideologio, kaj la
gejunuloj de la nacio enamighas kaj geedzighas frue. La kutimo "ne loghi
che la edzo post edzinigho" malfruigas naskon de la virinoj.
Dong-nacio
malpermesas al homoj eniri en la hejmon de akushintino. Oni pendigas faskon da
pajlo sur la pordo de la domo de la akushintino, kaj preterpasantoj komprenas
kaj ne trudighe eniras en la domon de la akushintino. Lau la maniero de pendigo
de pajlofasko oni povas scii, chu knabon au knabinon shi naskis.
Rilata
materialo: Dong-nacio