En
la lokoj de Dong-nacio oni vidas en la centro de la vilaghoj tamburajn turojn
similajn al pavilono kaj pagodo. Tie estas loko por kunveno kaj amuzado de la
vilaghanoj. Krome ekster la vilaghoj estas vilagha pordo, kiosko kaj kovrita ponto,
kiuj faras ilin belaj ghardenoj. La vilaghoj de Dong-nacio kutime sin lokas che
riveroj kaj la nacianoj konstruas kovritajn pontojn por doni oportunon al pasantoj.
La vilaghoj estas chirkauitaj de primitivaj arbaroj, kiujn la vilaghanoj zorge
protektas.
Kutime la samvilaghanoj havas
la saman familian nomon pro la sama prapatro. Chiu vilagho konsistas el dekoj
au centoj da familioj, kaj la domoj estas interligitaj per tegmentoj kaj koridoroj,
ke la vilaghanoj povas atingi chiujn familiojn sub la tegmentoj. La vilaghanoj
kutimas fari kolektivan interviziton inter la vilaghoj. Dank' al tio la nacio
karakterizighas per honesteco kaj helpemo.
Rilata materialo: Dong-nacio