Tetrinkado de Tibet-nacianoj

 

    Sen distingo de agho kaj sekso, chiuj Tibet-nacianoj shatas teon. Ilia proverbo diras: "Oni malviglighas pro manko de teo en unu tago kaj malsanighas pro manko de teo en tri tagoj." Kaj alia proverbo diras: "Oni preferas teon al mangho."

Preparado de teo

    Tibet-nacianoj trinkas krudajn grandfolian teon kaj brikan teon. Ili vershas malvarman akvon en poton, metas en ghin kvanton da tefolioj kaj kuiras sur malakra fajro. La teo havas brunan koloron kaj gustas adstringe sed ne amare. La nacianoj shatas enmeti iom da salo. Tia teo estas la plej populara. Krome estas kelkaj aliaj manieroj por prepari teon. La unua estas kuiri tefoliojn kune kun zingibro, zantoksilo (Zanthoxylum bungeanum) kaj iuj aliaj spicajhoj. La dua estas kuiri tefoliojn kune kun bakitaj junaj folioj de iu herbo, kiu havas guston de medikamento. Dekoktajho de tia folio efikas por kuraci malvarmumon kaj kapdoloron. La tria estas teo kun lakto. Ili vershas lakton en pretigitan teon. Tia teo estas dolcha kaj nutra. La kvara estas teo kun bruna sukero. Oni opinias, ke teo kun bruna sukero estas tre nutra por akushintino. La plej tipa teo estas butera teo. Graso kaj akvo estas malfacile intermikseblaj, sed la Tibet-nacianoj elpensis tre bonan metodon, nome senchese kirli ilin ghis bona intermiksigho de teo kaj butero. Tia teo estas la plej shatata trinkajho de Tibet-nacianoj kaj ankau multaj homoj de aliaj nacioj bone taksas ghin.

Delektinda tetrinkado

    Tibet-nacianoj trinkas teon trifoje en chiu tago. Matenae ili metas en tetason pinchajhon da rostita faruno, malgrandan kvanton da rekremento de lakto kaj malgrandan pecon da butero kaj envershas varmegan akvon. Kiam ili sufiche trinkas, ili ankau formanghas la farunon. Ili trinkas duafoje post tagmangho por helpi digestadon. La tria tetrinkado okazas post vepermangho por la tuta familio. Al la teo por gasto oni aldonas pecon da butero por esprimi respekton kaj bonvenigon. La maljunuloj shatas babilante tetrinki de mateno ghis vespero. En intensa kamplaboro oni preparas teon en poto subchiele. Ankau lamaoj kolektive trinkas teon trifoje en tago post sutrorecitado. En grandaj liturgiaj aktivadoj kaj festoj ili trinkas teon pli ofte. Krome ili povas trinki lau propra bezono dum studado, sutrorecitado, polemikado kaj memkulturo.

Ritoj en tetrinkado

    Tibet-nacianoj akcentas ghentilecon kaj amikecon. Dum tetrinkado ili observas bonan kutimon. Ili prezentas teon unue al la gepatroj kaj membroj de pli aghaj generacioj. La tetaso devas esti pura. Ili prezentas kaj akceptas teon per ambau manoj. Oni devas ghustatempe replenigi la tason. Vershante teon, oni tenas kruchon per la dekstra mano kaj la manplato de la maldekstra mano direktighas supren. Oni ne devas vershi teon ekster la tason nek tintigi ghin. Kiam oni petas lamaojn fari liturgiajn aktivadojn, oni devas pretigi specialajn tetasojn por lamaoj kaj aliaj ne rajtas uzi ilin. Tio montras, ke la pozicio de lamao estas plej alta. Teo estas unu el la plej oftaj donacoj. Oni regalas gastojn per teo kaj dotas per teo. En iuj lokoj novedzino devas prepari teon tuj post eniro en la hejmon de la edzo por prezenti teon al la bogepatroj kaj aliaj parencoj kaj amikoj. En temploj oni oferas teon. Tibet-nacianoj opinias, ke teo signifas felichon.

Rilata materialo: Tibetanoj

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16