Manghbastonetoj
originis en Chinio kaj havas tre longan historion. Ili estas faritaj el maldikaj
stangetoj, sed iliaj funkcioj estas tre multaj. Ili estas malmultekostaj sed nemalhaveblaj.
En Chinio cirkulas multaj rakontoj pri origino de manghbastonetoj, kaj la plej
kredinda estas rakonto pri kreo de manghbastonetoj de Dayu.
Antau
4000 jaroj diluvo katastrofis kaj Dayu estis taskita forigi la diluvon. Foje li
shipveturis al iu insulo kaj falis en malsaton. Li faris fajron por kuiri viandon,
sed li ne povis elpreni la varmegan viandon el la bolanta supo. Li ne volis atendi
malvarmighon de viando kaj rompis du vergetojn kaj per ili elprenis la viandon
el la poto. De tiam li chiam uzis vergetojn au bambuajn stangetojn por elpreni
manghajhon el varmega poto. La aliaj imitis lin kaj uzado de stangetoj farighis
kutimo en manghado.
Kiam
ne aperis metalaj iloj, kaj ostoj de bestoj estis mallongaj, fragilaj kaj malfacile
prilaboreblaj, do oni uzis vergetojn de arbo au bambuo por elpreni varmegajn manghajhojn.
Malgrau longa historio, manghbastonetoj ankorau havas la rudimentan formon de
stangetoj.
Kompreneble chia onidiro estas iluziita
kaj prilaborita de la homoj de multaj generacioj lau ilia bezono. Kaj kreo de
manghbastonetoj de Dayu ne estas escepto. Fakte uzo de manghbastonetoj estis elpensita
de la tuta popolo, sed ne de iu individuo. Supozeble manghbastonetoj originis
en la tempo de Dayu kaj popularighis en Shang-dinastio kaj estas vaste uzataj
ech en la nuna tempo.