La
tradicia nupto de la china Korea-nacio konsistas el du partoj: la novedza nupto
kaj novedzina nupto. En la novedza nupto la novedzo rajdas sur chevalo al la hejmo
de la novedzino kaj tie okazigas nupton. Tio estas novedza nupto, kiu konsistas
el jenaj eroj:
Kulti sovaghanseron: La novedzo iras
al la novedzino kunportante koloran lignan sovaghanseron. Li devas meti la lignan
sovaghanseron sur malgrandan tablon antau la pordo de la gastochambro en shia
hejmo, trifoje pusheti la anseron antauen kaj poste adorklinighi al ghi. Sovaghanseroj
estas fidelaj en amo kaj chiu paro vivas en granda harmonio ghis morto. La kulto
simbolas, ke la novgeedzoj ghuu eternan amon kiel sovaghanseroj.
Reciproki
saluton: Post la kulto al ligna sovaghansero, la novgeedzoj adorklinighas inter
si por reciproki saluton kaj prezentas tason da vino unu al la alia.
Eniri
en chambron: Post reciproko de saluto la novedzo iras en la chambron de la novedzino
kaj ili salutas unu la alian.
Bankedo: La novedzo
estas invitata al bankedo. La tablo estas plena de kukoj, bombonoj, viandoj, fishoj
kaj ovajhoj. Najbaraj junuloj akompanas lin. Che la fino de la bankedo oni prezentas
al la novedzo rizon kaj supon kaj en la bovlon oni enmetas tri sensheligitajn
kuiritajn ovojn. La novedzo devas manghi 1-2 ovojn kaj restigi 1-2. Post la bankedo
la novedzino formanghas la restajn ovojn.
Kiam la
novedzino estas foriranta de siaj gepatroj, shi devas adiaui ilin kaj aliajn de
pli maljuna generacio. La novedzino venas al la hejmo de la novedzo en palankeno.
En la hejmo de la novedzo oni aranghas novedzinan nupton kaj bankedon. Krome shi
devas intervidighi kun geonkloj de la novedzo. Antaue tia bankedo estis aranghita
en la korto de la hejmo de la novedzo, por ke chiuj vilaghanoj vidu la ceremonion
kaj esprimu gratulon. Nun bankedo estas aranghita en chambro kaj la novedzino
estas akompanata de kamaradinoj. La novedzino sidas sur la genuoj kun la rektigita
talio. La novedzina bankedo estas pli luksa ol la novedza. Sur la tablo nepre
devas esti kuirita koko kun rektigita kolo kaj levita kapo, kaj en ghia beko devas
esti granda rugha kapsiko. Kiam la novedzina bankedo estas pretigita, la parencoj
de la novedzino estas invitataj al ekzameno de la bankedo, por esprimi, ke la
familio de la novedzo bone traktos la novedzinon. En la nokto de la nupta tago
la parencoj kaj gejunuloj en la vilagho okazigas amuzan kunvenon por la novgeedzoj.
Ofte kantado kaj dancado dauras ghis profunda nokto.
En
la sekvanta mateno la novedzino iras saluti la bogepatrojn kaj proksimajn parencojn
prezentante donacojn. La tradicia nupto havas ankorau multajn aliajn erojn, sed
nuntempe oni multe simpligis la nupton. Novedzoj ne plu rajdas sur chevalo, kaj
novedzinoj ne pli uzas palankenon.