Nupto
de Baj-nacio dauras 3 tagojn. En la unua tago la familio de la novedzo donas parton
de la bezonajhoj por la nova vivo kaj 8 pladojn al la familio de la novedzino
por esprimi prizorgon al la novedzino. En la dua tago okazas ceremonio de geedzigho.
En la tria tago la novedzino reiras al la hejmo de la gepatroj.
En
la unua tago, lau la tradicio, la novedzo kaj liaj kamaradoj rajdas sur chevaloj
al la hejmo de la novedzino, dum la novedzino devas veni al la hejmo de la novedzo
per palankeno. Sed nun tiu kutimo multe shanghighis. Malgrau tio shi nepre devas
kunporti du objektojn: sunokulvitroj kaj ronda speguleto sur la brusto. La sunokulvitroj
povas kovri la larmantajn okulojn, kaj la speguletoj estas amuleto.
Kiam
la novedzino venas al la hejmo de la novedzo, la novgeedzoj devas riverenci al
la gastoj de maljuna generacio de la novedza familio. Post tio la novedzino donacas
al la familianoj de la novedzo la de shi broditajn kapkusenojn kaj tolajn shuojn.
La novgeedzoj devas cheesti bankedon kune kun la gastoj. La gastoj starigas al
ili malfacilajn demandojn au petas ilin fari amuzan prezentadon.
Vespere
la familio de la novedzo invitas chiujn grandaghulojn de la vilagho al kundrinkado.
La infanoj bruligas sur fenestrobreto pipran pulvoron kaj forte ventumas la fumon
en la chambron de la novgeedzoj. En gaja bruado kaj tusado la novgeedzoj elsendas
tra fenestro bombonojn, biskvitojn kaj melonsemojn.
En
la tria tago la novedzino frue iras al la gepatroj. Kaj vespere bofratino kaj
svatinto venas revenigi la novedzinon. Kaj la novedzino devas foriri en ploro
por esprimi dankon al la gepatroj kaj gefratoj kaj bedauron pro la disigho.
Interese
estas, ke en la tria tago ankau la novedzo povas iri al la hejmo de la novedzino
kune kun siaj dekkelkaj parencoj. Lau moro la novedzo kaj liaj parencoj povas
ion kashi dum la festeno, kaj la familiano de la novedzino intence metas sur la
tablon superfluan paron da manghbastonetoj aludante, ke la novedzo povas ghin
forporti, char lia familio havas novan membron. Reveninte hejmen, la parencoj
de la novedzo shanghas la kashitan objekton kontrau donaco de la novedzino. Tiu
moro pli gajigas la nupton.