Kutime
Taj-nacianoj okazigas nupton unue en templo. En la templo oni sternas antau budhostatuo
koloran felton kaj metas sur la felton freshajn florojn kaj vinon. La novgeedzoj
sidas antau la felto. Bonzoj recitas sutrojn antau ili por esprimi bondezirojn.
Poste oni prenas du kolorajn silkajn fadenojn el pleto kaj interligas per ili
la pojnojn de la novgeedzoj.
Parto de Taj-nacianoj
okazigas nupton en la hejmo de la novedzino. Antaue la novedzo loghis en la hejmo
de la novedzino. En la tago de la nupto ambau familioj de la novgeedzoj devas
buchi porkon kaj kokojn por regali gastojn. Vespere la novedzo sin vestas per
vestoj kudritaj de la novedzino kaj bela kaptuko kaj iras kun tornistro al la
novedzino en akompano de svatinto, parenco kaj kamaradoj. Kaj la familio de la
novedzino faras multe da "obstakloj" che la enirejo de la vilagho kaj la pordo
de la korto de sia hejmo. Se la novedzo ne prezentas mondonacon che la enirejo
de la vilagho, oni ne enlasas lin. Kiam la novedzo atingas la domon de la novedzino,
oni ankorau postulas mondonacon. La novedzino estas kashita, kaj la novedzo devas
prezenti mondonacon kaj
vinon por aperigi shin. En iuj lokoj, kiam la novedzo atingas, kamaradinoj de
la novedzino vershas akvon sur lin kaj prezentas al li dolchan akvon. Por shirmi
sin kontrau akvoversho, la novedzo kaj liaj kamaradoj kovras sin per lana litkovrilo
kaj entrudighas en la domon de la novedzino. La komedia faro multe gajigas la
nupton.
Nur post tio komencighas la oficiala ceremonio
de geedzigho. Antau fajfujo estas bambua tablo kovrita de buloj de glua rizajho,
koko, vino, bashoo kaj fadena bulo. Che la tablo sidas prezidanto kaj atestanto
de la geedzigho. La novgeedzoj sidas kontraue. La prezidanto kaj iu alia grandaghulo
kantas "Bondezirojn".
Post tio la prezidanto kunligas
per fadeno la maldekstran shultron de la noveedzo kaj la dekstran shultron de
la novedzino. Tion faras ankau aliaj grandaghuloj kaj parencoj. Blankaj fadenoj
kunligas la novgeedzojn en esprimo de bondeziroj, ke ili ghuu felichan vivon dum
multaj multaj jaroj.
Post tio estas festeno. La
rondaj tabloj el liano estas kovritaj per freshaj bashoaj folioj por esprimi respekton
al la gastoj. Sur la folioj estas abundaj manghajhoj en Taj-nacia gusto. La novgeedzoj
prezentas al la gastoj cigaredon kaj vinon, kaj la gastoj faras al ili salvon
da demandoj. Iliaj respondoj ofte vekas gajan ridon.