Lerteco
en fishkaptado
Heghe-oj vivas che rivero kaj
havas richan sperton pri fishkaptado. Ili bone konas sezonon, lokon, metodon kaj
instrumenton de fiskaptado. Ilia kapablo de fishkaptado havas bonan reputacion
en la lando.
Por fishkaptado heghe-oj uzas forkon,
hokon kaj reton. Fishforko havas malmunteblan kaj nemalmunteblan stangojn. Forkinte
la fishojn, la kapo de la malmuntebla stango povas esti deprenita kaj shnuro de
la kapo povas tiri la fishon por malhelpi ghian forkuron. La malmuntebla stango
havas ankau grandan forkan kapon, per kiu oni povas kapti fishon duontunan. Fishhoko
estas ofte uzata en printempo, autuno kaj vintro. Malsamajn fishojn oni kaptas
per malsamaj hokoj. Al shnurego en longeco de 40-50 metroj oni ligas 300 rapidajn
hokojn, kaj chiufoje cheno da fishoj povas esti kaptitaj per tiaj hokoj. En fishkapta
sezono la tuta heghe-a familio iras kapti fishojn kun manghajhoj kaj fishkaptiloj.
Per pli ol 10 retoj interligitaj oni povas kapti 5 tunojn da fishoj unufoje.
Vintre
heghe-oj kaptas fishojn en dometo, kiu konstruighas sur la glacia rivero. En la
dometo ili fosas sur la glacio kavon de 1 kvadrata metro. En la dometo estas mallume,
sed sub la glacio klare. Se fishoj alnaghas la kavon, ili povas esti facile forkitaj.
Per la metodo heghe-oj ofte kaptas pli ol tunon da fishoj duontage. La fishoj
estas fridigitaj en naturo kaj transportitaj al diversaj lokoj.
Bongusta
fisha festeno
Heghe-oj shatas frititan au kuiritan
manghajhon el milia au maiza faruno kun seka pulvorigita fisha viando. En festo
ili preparas fishan festenon. Ghiauzi-o kun hakita fisha viando kaj pladoj
el salmo estas iliaj tradiciaj manghajhoj.
Heghe-oj
havas ankau kutimon manghi nekuiritan fishon. Ili manghas ne nur ghiajn viandon
kaj frajon, sed ankau ghiajn kartilagon kaj hauton. La plado de nekuiritaj fishstrioj
miksitaj kun zingibro, askalono, ajlo, vinagro kaj salo ege bongustas. Laudire
la manghajho estis heredita de bela kaj sagha heghe-a novedzino. Foje shia bopatro
postulis, ke shi kuiru fishon, aspekte nekuiritan, sed fakte mangheblan. Shi do
elektis du freshajn karpojn, tranchis la viandon en striojn kaj metis ilin en
vazon. Marinite en vinagro, la fishoj estis kovritaj per la fishauto rostata sur
fajro kaj senigitaj je skvamoj. Gustumante la pladon, chiuj laudis ghin. De tiam
la plado heredighas de generacio al generacio.
Nun
oni ofte vidas, ke heghe-oj kantante manghas nekuiritajn fishpecojn sur shipo.
Bela
vesto el fisha hauto
Heghe-oj havas ankau kutimon
fari veston el fishhauto. Tia vesto de heghe-oj prezentas ilian kapablon utiligi
naturon kaj akomodi sin al medio.
Fishhauta vesto
estas farita el hipoftalmichto (Hypophthalmichthys molitrix), karpo au
salmo. Ghi, ghenerale longa estas portata chefe de virino. Ghi similas al china
robo, tre vasta. Ghia rando estas ornamita per brodajho au kupraj sonoriletoj.
Estas fishhautaj pantalonoj vira kaj virina. La krurumo de vira pantalono havas
nigran randon. La fishhauta vesto defendas kontrau frosto en vintro, kaj protektas
kontrau akvo en printempo au autuno.
Sed nun tia
vesto de heghe-oj ekzistas nur kiel artajho sekve de altigho de vivnivelo.