Plejparto
de la membroj de Chjang-nacio vivas en la nordokcidento de Sichuan-provinco. Tie
estas multaj bone konservataj konstruajhoj de tradicia arkitekturo de Chjang-nacio.
Konstruajhoj
en la vilaghoj de Chjang-nacio dividighas en du kategoriojn. La unua estas ordinara
popola domo. Oni masonas murojn el shtonoj kaj la domo estas kvadrata, el tri
etaghoj. La teretagho estas uzata kiel stalo, la dua etagho estas loghejo. En
la mezo estas fajrujo kiel kuirforno. Estas absolute malpermesite transpashi la
fajrujon. La fajro neniam estinghighas. La tria etagho servas kiel tenejo de greno
kaj agrikulturiloj.
La alia estas fuortforma domo
el argilo au shtono. En Buwa-vilagho de Wenchuan-gubernio estas tipaj fuortformaj
domoj el ramita argilo. La domoj altas 40 metrojn kaj la bazo estas masonita el
shtonoj. La muroj farighas pli kaj pli mallarghaj de sube supren. Sur la muroj
estas paftruoj mallarghaj internaflanke kaj larghaj eksteraflanke. Tiuj domoj
aghas 200-300 jarojn, sed restas fortikaj malgrau multfoja forta tertremo. Oni
diris, ke en masonado oni miksis rizkachon en argilon. La interna flanko de la
muroj estas vertikala dum la ekstera iom klina. La metodoj de konstruado de argila
kaj shtona domoj estas samaj. La ekzistantaj fuortformaj domoj estis konstruitaj
lau montodeklivoj kaj ofte che gravaj pasejoj. Mirinde estas, ke la nacianoj neniam
uzis liniilon kaj projektan planon kaj konstruis la domojn lau sia sperto. Tiuj
domoj spertis venton kaj pluvon dum centoj da jaroj kaj restis fortikaj. La arkitekturo
de Chjang-nacio liveris valorajn materialojn por studo pri la historio kaj kulturo
de la nacio.
Chjang-nacio estas unu el la nacioj
plej multe migrantaj. En migrado ghi multe militis kun la indighenaj triboj kaj
chiam malvenkis. Tial la nacianoj konstruis sian loghejon en fortikan fuortforman
domon kun mallarghaj fenestroj. Tio ne povas enlasi sufichan lumon, sed konservas
varmon en la domo.
En la gubernio estas antikva
vilagho en formo de fisho. La tuta konstruajho estis farita el ramita argilo.
Kun tegmentoj interligitaj ghi aspektas kiel bone gardata kastelo. Por bari entrudighintojn,
oni faris la stratojn zigzagaj kaj interligantaj chiujn familiojn. En la vilagho
entrudighintoj kvazau falis en labirinton. Se io danghera okazos, la vilaghanoj,
bone konantaj la lokon, povos ascendi la tegmenton por observi la aferon kaj atingi
chiujn lokojn de la vilagho, facile farante atakon kaj facile sin defendante.