Vento
Vento
de Dali estas alinomata Xiaguan-vento. Xiaguan estas urbeto frekventata de stranga
vento. Tie ventegas pli ol 35 tagojn en jaro, kaj la meznombra rapideco de vento
estas 4.2 metroj sekunde kaj la plej granda forteco de la vento atingas 10 gradojn.
Xiaguan-vento formighas pro la aparta topografio de la loko. Xiaguan situas en
la pasejo inter du montoj. Pro la baro de kontinuo da montoj etendighanta cent
kilometrojn kaj la shtopigho de la senbara valo, formighas ventoj malsamaj en
diversaj sezonoj.
En la valo kun mallargha enirejo
vento spronas, turnighas kaj kreas strangan naturan fenomenon. Ekzemple, se homo
iras kontrau vento, lia chapo falas ne lau vento, sed kontrau vento.
En
Xiaguan cirkulas popolrakonto: Antau longe blanka vulpo transformighis en belulinon,
venis en la homan mondon kaj enamighis al junulo. Iun tagon instruisto de la junulo
rimarkis ilian aferon kaj batfaligis la junulon en Erhai-lagon per inkfrotujo.
Por savi sian amaton, la vulpino iris peti helpon de Avalokiteshvaro. La budho
donis al shi 6 botelojn da vento kaj atentigis, ke shi ne parolu nek kriu sur
revenvojo. Sed la vulpino falis pro hasto kaj ekkriis. Pro tio vento eliris el
5 boteloj kaj de tiam Xiaguan estas frekventata de ventego.
Floro
Milda
kaj humida klimato de Dali favoras kreskadon de floroj kaj arboj. Baj-nacianoj
de Dali tre shatas kulturi florojn. Floro de Dalio estas alinomata Shangguan-floro,
char en la urbeto Shangguan kreskas kurioza Bido-floro granda kiel lotuso kun
12 petaloj. Ghia aromo disportighas 5 kilometrojn malproksime kaj ghiajn semojn
oni prenas kiel bidojn. Estas popolrakonto pri Bido-floro: Maljuna feo donacis
bidon al virino en malfacila akusho bidon, ke shi enbushigu ghin. Sed pro malatento
la bido falis teren kaj tuj elkreskis kurioza arbo kun belaj floroj. Multaj mandarenoj
avidis je la arbo kaj ofte venis gheni la popolanojn. Ili ne povis elteni la ghenadon
de la mandarenoj kaj kontrauvole hakrompis la arbon. Sed che la bazo de la arbo
tuj elkreskis multaj branchoj kaj donis pli kaj pli abundajn florojn. Poste Dali
farighis sinonimo de kuriozaj floroj. Fakte la abundeco de specoj de floroj de
Dali estas rimarkinda en la mondo kaj sole kamelio havas pli ol 40 specojn. En
Dali chiu domo estas preterfluata de akvo kaj en chiu korto kreskas floroj.
Negho
En
Dali estas Cangshan-monto. Ghiaj 19 pintoj chiuj altas pli ol 3500 metrojn super
la marnivelo kaj la plej alta estas 4000-metra. La montosuproj kovritaj de negho
rebrilas en la suno. La negho de Cangshan-monto dumlonge ghuas renomon. Popolrakonto
diras, ke foje epidemio fatalis en la loko. Gefratoj forpelis la epidemion al
la montosupro kaj prishutis ghin per amaso da negho kaj tiu mortis de frosto.
Por ke la epidemio ne revivighu, la fratino farighis neghodio sur la negha pinto
por subpremi la epidemion. La pejzagho de Dali shuldas sian belecon al la negho
de Cangshan-monto.
Luno
Dank'
al la aparta geografia situo, la luno spegulighas en Erhai-lago kaj donas dekojn
da metroj da blanka lumo, kaj Baj-nacianoj nomas ghin "ora luno". Popolrakonto
diras, ke princino en la Luna Palaco enviis la vivon de la homa mondo, venis al
la lago kaj edzinighis al juna fishisto Ahei. Por ke la fishistoj kaptu pli multe
da fishoj, shi metis sian magian spegulon en la lagon kaj tiu klare vidigis fishojn.
La fishistoj kaptis multe da fishoj kaj ghuis felichan vivon. La spegulo farighis
ora luno en la lago. Kaj ankau la luno che Erhai-lago farighis unu el la famaj
vidindajhoj de Dali.