Chevalosta
kordmuzikilo de Ghuang-nacio popularighas en la lokoj de Ghuang-nacianoj en la
Guangxi-a Ghuang-nacia Autonoma Regiono kaj Yunnan-provinco.
La origino
de tiu muzikilo rilatas vaste cirkulantan rakonton. Antau longe estis paro da
gejunuloj, kiuj kreskis kune en la vilagho. Ili enamighis kaj la junulo A-Lie
ofte ludis sian krudan kordmuzikilon, kiun li mem faris, por vershi sian koron.
La sagha junulino A-Ran respondis al li per kantado. Sed la potenca tribestro
shatis shin kaj shian chevalon kun kvar neghblankaj hufoj. Li forrabis shin kaj
fermis shin en senluman chambron de sia domo. Li volis rajdi sur la chevalo, sed
ghi dejhetis lin kaj li buchis ghin en kolerego. Li deshiris ghian felon kaj eltiris
ghiajn ostojn kaj jhetis ilin antau A-Ran. Li devigis shin edzinighi al li. En
granda malghojo shi petis sendi al A-Lie faskon da vostharoj kaj femuran oston
de la chevalo. A-Lie falis en grandan malghojon. Li faris el la haroj kaj osto
de la chevalo kordmuzikilon kaj ornamis ghin per skulptita chevalkapo. La sono
de la muzikilo laute resonadis en la valo. Poste A-Lie elsavis A-Ran kaj formigris.
Kien ili venis, tie oni audis belan muzikon de la kordmuzikilo.
La
tradicia chevalosta kordmuzikilo longas 46-60 cm. La stango de muzikilo estas
farita el ligno au bambuo, la resonbareleto -- el femura osto de chevalo. La du
kordoj estas silkfadenaj au shtalaj, kaj la archo estas farita el maldika bambua
vergo kaj vostharoj de chevalo. La sono estas iom akuta. Antaue oni ludis la muzikilon
en akompano kaj poste oni reformis ghin kaj elfaris altsonan kaj mezasonan chevalostajn
kordmuzikilojn, kiujn oni ludas en solludo, kunludo, akompano kaj koncherto.