Denaske gaja Lisu-nacio

de LI SU

    En Fugong de nordokcidenta Yunnan-provinco vivas Lisu-nacianoj. Ili fiere nomas sin "mastroj de la tri riveroj", char ili vivas en la basenoj de la tri paralelaj supraj partoj de la riveroj Jinsha, Lancang kaj Nujiang. Tie vivas ch. 200 mil Lisu-nacianoj, du kvinonoj de la totala nombro de la nacianoj. La aliaj Lisu-nacianoj loghas en aliaj lokoj de Yunnan-prov. kaj iuj gubernioj de Sichuan-prov.

 

Prospera foiro

    Lisu-nacianoj kaj alinacianoj tre shatas viziti foiron por vendi siajn metiartajhojn kaj acheti iajn necesajhojn, au renkontighi kun parencoj kaj amikoj por kune drinki.

    La stratoj estas malplenaj, kiam ne okazas foiro. Sed en foiraj tagoj la butikoj frue malfermighas kaj oni metas antau la pordo longan tablon kaj plenkovras ghin per diversaj varoj.

    Foiro por montanoj estas festo. Antauvespere ili faras sian planon de vendado kaj achetado. Ili foriras en antaudifinita horo post kalkulo lau la distanco inter la hejmo kaj foirejo. Ili pretigas por si ankau dorskorbon en grandeco konforma al ilia forto. En la montaro la trafiko estas malfacila, kaj oni transportas varojn chefe per si mem kaj tirbestoj.

    Vendantoj de viando unue buchas brutojn hejme au frue pelas la brutojn al la foiro kaj buchas ilin en senhoma loko. Vendantoj de kokoj kaj porkidoj vendas ilin en plataj korboj. Sur la stratoj oni povas vidi bonorde vicigitajn korbojn kun kokoj kaj porkidoj. Achetantoj ne bezonas pagi por la korboj.

    Virinoj de Lisu-nacio venas al foiro en belaj vestoj. Ili shatas diverskolorajn vitrajn bidojn, blankajn konkopecojn kaj garnajhojn por ornami la bruston de la vesto. La nombro de konkopecoj markas richecon de la portantoj. Iuj virinoj shatas ornami sian chapon per bidoj kaj malgrandaj konkopecoj. En foiro oni vendas chefe metiartajhojn inkluzive de malgranda bambua bushmuzikilo kaj granda arbalesto.

    Virinoj de Lisu-nacio portas infanon en longa bambua korbo surdorse. Ili portas sian infanon en la korbo kaj en foirovizitado kaj en kamplaboro, kaj kiam ili volas mamnutri la infanon, ili movas la korbon antau la bruston.

Novjara Festo

    La kalendaro de Lisu-nacio havas dek monatojn inkluzive la floradan, birdokantan, rikoltan kaj novjaran. La nombroj de tagoj de la monatoj estas malsamaj, kaj la Novjara Festo ne havas fiksan daton. Daton de la Novjara Festo decidas patriarkoj de la vilaghoj post observado de la naturaj fenomenoj. Sed la lasta tago de la jaro nepre devas esti nokto sen luno.

    La Novjara Festo de la nacio dauras 7-9 tagojn. La nacianoj intervizitas, reciprokas donacojn, kolektighas por drinkado, kantas kaj dancas. La gaja bruo dauras de mateno ghis vespero. Lisu-nacianoj shatas diri: "Salon oni ne povas ne manghi, kanton ne povas ne kanti." Ilia vivo estas strikte ligita kun kantado. Ili interkonatighas kaj kolombumas per kantado. Ili kantas en bonvenigo kaj adiauo al gastoj kaj en edukado al la infanoj. Ili kantas ech en pacigo de konfliktantoj. Kanto farighis dua lingvo de la nacio. Parto de la tekstoj de kantoj estas heredataj kaj pli multaj tekstoj estas improvizataj.

    En la Novjara Festo chiu familio faras rizbulojn el glueca rizo. La rizbuloj estas uzataj ne nur kiel donaco au regalajho por gastoj, sed ankau kiel celo de konkurso de arbalestopafado.

    Arbalestopafado estas tradicia ludo de Lisu-nacio. En festotagoj viroj junaj kaj maljunaj partoprenas en konkurso de pafado. Sur placo che la vilagho oni starigas foston kaj pendigas sur ghi rizbulon volvitan en bashoa folio. Oni pafas al ghi ekster 50 metroj. Chiuj shatas tiun ludon, ech dekkelkjara knabo. La pafantoj ne reprenas la elpafitajn sagojn, kaj kiu trafas plej multe, tiu akiros la rizbulon. La gajninto donacas sian trofeon al la amatino. La knabino ne manghas ghin, sed invitas la junulon al sia hejmo post kelkaj tagoj kaj bakas la rizbulon sur fajro por regali la junulon en signo de amo.

    La plej interesa kaj gaja amuzajho estas "enterigo". Ambauborde de Nujiang-rivero sternighas strandoj el fajna blanka sablo kaj en la Novjara Festo gejunuloj sin amuzas sur strandoj. Antaue estis tia ludo: Fraulinoj prijughas la junulojn kantantajn kaj dancantajn sur strandoj kaj elektas unu el ili por ataki. La fraulinoj faligas lin kaj tiras lin en antautempe fositan kavon, kaj unu el la fraulinoj kovras liajn okulojn kaj la aliaj prishutas lin per sablo. Ili shajnigas ploradon pro la enterigito. La sagha junulo povas distingi lau la plorado, kiu estas lia amatino.

    Lisu-nacio estas denaske gaja. Ili shatas diri: "Plorante ni venis en la mondon kaj ridante forlasos ghin."

Kostumo de Lisu-nacio

    Vestoj de virinoj de Lisu-nacio estas tre belaj. Estas du chefaj fasonoj: Unu estas kompleto el jaketo, veshto kaj longa jupo ghis maleolo. La jupo havas tre multajn faldojn, kaj oni nomas ghin "centfalda jupo". La alia estas tiu el jaketo, pantalono kaj malgranda antautuko. La jaketo longas ghis la talio kaj butonumata en la mezo de la brusto. Ofte oni ne butonumas. Sed en malvarmo oni premas per mano au bidoj, konkoj k.a.

    Vestoj de la viroj de Lisu-nacio estas tre simplaj. Ilia jako el kanaba tolo estas senkoluma kaj kovras la genuojn. La plenaghaj viroj shatas porti che la talio arbaleston kaj belan sagujon.

    La virinoj de Lisu-nacio shatas kap- kaj brustornamojn. La edzinighintaj virinoj portas grandajn kuprajn orelringojn falantajn ghis la shultroj. Iuj portas chapon ornamitan per koralaj pecoj kaj malgrandaj kupraj sonoriletoj. Ili shatas ankau kolchenon el multkoloraj vitraj bidoj.

Rilata materialo: Lisu-oj

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16