Cayu
estas subgubernio sub Himalajo kaj la tieaj Tibet-nacianoj sin vivtenis per primitiva
kultivado ghis la mezo de la lasta jarcento. Kiam la kamparanoj unuafoje vidis
en filmo au televidilo la modernan diskoon, ili chiuj sentis surprizon. Sed nun
tiu danco jam tute popularighis inter la gejunuloj de Tibet-nacio.
En
festoj kaj Novjara Tago, gejunuloj kolektighas en granda korto au sur herbejo
kaj dancas diskoon ofte ghis tagigho en akompano de muziko el magnetofono.
Daduo,
renoma dancanto de diskoo en Cayu, estas ordinara kamparano. Li ne portas grandajn
konusformajn orelringojn kaj longan senmanikan robon, sed europan kostumon kaj
vakeran pantalonon. Li diris, ke dancado post laboro povas forigi lacon kaj richigi
la kulturan vivon en la vilagho. Nun li havas monon kaj volas enspiri la freshan
aeron de la moderna vivo.
Antaue kamparanoj en Cayu
estis rigardataj kiel sovaghuloj. Ili vivis en profundaj arbaroj en valoj kaj
kulturis teron per tranchilo kaj fajro. Ili loghis en pajla shedo. En la Demokratia
Reformado en 1959, dank' al la helpo de la registaro, ili eliris el la arbaroj,
ekspluatis virgan teron, kaj konstruis novajn domojn, kaj la vivo farighis pli
kaj pli bona.
Nun moderna tajdo ne sole montrighas
en dancado de la junuloj. Biciklantoj al laboro, plensharghitaj kamionoj, butikoj
kun abundo da varoj, belsona legado el lernejoj, placha pop-muziko el kamparana
korto donas la senton, ke la malproksima vilagho estas postkuranta la modernan
vivon.
Rilata materialo: Tibetanoj