Dancofesto
estas grava tradicia festo de Mjau-nacio komencighanta en la naua tago de la unua
monato lau la luna kalendaro (ofte en februaro) kaj dauranta 4 tagojn. En la festo
sur vasta placo junuloj ludas lusheng-o(blovmuzikilo farita el bambuo)
kaj junulinoj chirkauas ilin kaj dancas mano en mano.
Interkantado
estas unu el la gravaj programeroj de la festo. Parto de la tekstoj de la kantoj
estas heredata kaj parto improvizata. Gejunuloj tre shatas interkantadon, char
multaj el ili gajnas por si amat(in)on pere de interkantado. Kune kun la shanghigho
de la vivo, nova fenomeno aperis en la festo. Zhang Xiaona estas lernantino de
la dua klaso en mezlernejo. Du tagojn antau la festo shi jam portis sur si novajn
vestojn faritajn de shia patrino. Shi ekzercis sin antau sia hejmo kune kun kamaradinoj
por partopreni en konkurso kun aliaj vilaghoj.
En
agho de 7 jaroj Zhang Xiaona jam partoprenis en la konkurso en la festo, kaj chiujare
shi povis akiri kompleton da novaj vestoj, kaj krome estis honoro partopreni en
konkurso. Shia vilagho estas tipa Mjau-nacia vilagho. Sed influate de moderna
vivmaniero, ankau Mjau-nacianoj havis multajn shanghighojn en sia vivo. Ekzemple
shi kaj shiaj kamaradoj lernantaj en la gubernia urbo shatas vesti sin per modaj
vestoj kaj nur en festo portas nacian kostumon. Sed malgrau tio shi aspektas knabino
tute moderna. En nacimalplimulta kostumo shi dancas diskon en ekscitigho.
La
nacia kostumo por konkurso en Dancofesto estas manfarita, fortika kaj bela. Dancofesto
estas ankau montro de kapablo de la farintoj de la vestoj. Tiaj vestoj interesas
multajn vilaghanojn kaj ankau knabinojn kia Zhang Xiaona.
Rilata materialo:
Mjau-oj