Menba estas unu el la plej malgrandaj
nacimalplimultoj de Chinio kaj ne postulata obei la naskolimigon. Sed la nacianoj
havas sian propran koncepton de naskado kaj memvole praktikas naskolimigon. La
nacio nombras 40 mil membrojn. Chinio praktikis naskolimigon jam pli ol 20 jarojn,
sed por Menba-nacio estas escepto. Chiu paro da geedzoj de Menba-nacio havas 2-3
infanojn. S-ro Ciren Junmei diris: "Tro da infanoj peze sharghas la familion.
Ni volas facilan vivon kaj ne devas havi multajn infanojn."
Lia
edzino instruistino Zhuoga naskis filinon. Li opiniis, ke garantii superan edukadon
al la infano estas tre grava. Li chiam bedauras, ke li ne ricevis superan edukadon,
kaj ne volas, ke lia malfelicho ripetighu sur la filino. Nun 98% de la infanoj
en lia loko vizitas lernejon. Ch. 100 Menba-aj junuloj eliris el sia montaro kaj
sin okupas pri tute nova profesio.
Wangmu havas
tri infanojn. Post nasko de la tria infano shi memvole akceptis steriligon. Shi
diris, ke de 1980 la registaro chiumonate liveras al Menba-nacianoj grenporcion
kaj shi koncentras sian energion sur neagrikulturan okupon por akiri pli multan
enspezon. Tro da infanoj ghenos shian laboron kaj peze sharghos la familion.
Rilata
materialo: Menba-oj