Ailao-montaro
loghata de multaj generacioj de Hani-nacio ne estas fama sed karakteriza.
La
terase kultivataj deklivoj de Ailao-montaro havas centojn kaj ech milon da shtupoj
de parceloj. La parceloj en diversaj grandecoj etendighas de la montosupro ghis
la montpiedo. Kiam la chiela lumo reflektighas en la kampoj, oraj rebriloj disshutighas
en la tuta montaro. Vere harmonie kunekzistas la homoj kaj la naturo en la loko.
En
la pasintaj pli ol 1000 jaroj oni apenau postlasis dokumentojn pri la okazajhoj
en la montaro. En tiu senlima montaro, Hani-nacianoj faris kultivadon per plej
simpla instrumento - shpato kun mallonga tenilo. Kiam tie aperis la teraskampoj,
jam pasis centoj kaj ech mil jaroj.
Rigardante la
teraskampojn, oni certe kredas, ke dekoj da generacioj de Hani-nacio malavare
fandis sian sangon kaj vivon en la montaron. En la profunda montaro etendighanta
milojn da kilometroj, la sonoj de la shpato kaj hakilo de Hani-nacio estis audataj
jam pli ol mil jarojn.
La zigzagaj teraskampoj serpentumas
lau la formo de la montoj, kio montris magian imagipovon de Hani-nacianoj en la
kreado de la teraskampoj. Sur la mildaj deklivoj ili kreis grandajn parcelojn,
kaj sur la krutaj - malgrandajn. La grandaj parceloj areas multe da aroj, dum
la malgrandaj nur kvadratan futon. En Laohuzui de Yuanyang-gubernio estas teraskampo
sur montodeklivo, kiu areas pli ol 110 hektarojn!
Oni
diris, ke la diligenta kaj sagha Hani-nacio tute kapablis konstrui urbojn, sed
tion ili ne faris. En la pasintaj pli ol 1000 jaroj hani-nacio ne havis sian urbon
kaj vivis nur en vilaghoj, char en la montaro ne estas terpeco sufiche granda
por konstrui urbon. Kaj oni povas diri, ke Hani-nacianoj turnis sian energion
kaj kapablon de konstruo de urbo al tiu de teraskampo.
Iasence
oni povas diri, ke Ailao-montaro shanghis Hani-nacion, dum Hani-nacianoj transformis
la montaron. En la 3-4-aj jarcentoj la migranta Hani-nacio venis al la montaro.
Kio en la montaro haltigis la migrantan nacion? Neniu sciis. Sed oni scias tion,
ke la montaro shanghis la nomadan nacion en terkulturan nacion.
Tio
estas nerefutebla fakto: Hani-nacianoj trovis en la montaro la plej taugan metodon
harmonie kunekzisti kun la naturo. Pri tio plej elokvente eksplikis la teraskampo
en la montaro: Akvo de la Rugha Rivero vaporighas kaj transformighas en nubojn,
nebulon kaj pluvon, kiuj poste falas en la arbaron sur la altaj montoj. "Kiom
alta estas la monto, tiom alta la akvo", Hani-nacianoj kreis reton da irigaciaj
kanaletoj chirkauvolvantaj la montojn. Tiuj kanaletoj akvumas la kampojn tra la
tuta jaro kaj fine la akvo revenas en la riveron.
La
montoj de Ailao estas altaj kaj krutaj, kaj grandaj ebenaj terenoj estas malmultaj.
Sed la terkultura imposto de la teraskampo estas sama kiel tiu de ebenajhoj de
la landinterno. Ch. 1980 la loko chiujare liveris al aliaj lokoj 15000 tunojn
da greno.
"Teraskampo de Ailao-montaro de
Yuanyang estas unu el la mondaj mirakloj", diris iu fremdlanda jhurnalisto.
Kaj oficisto de Ford-fonduso de Usono diris, ke oni neniom shangu la teraskampon
de Hani-nacio. Shajne ankau Hani-nacianoj konsciis, ke ili kreis miraklon de la
homaro, kaj la loka registaro jam decidis peti Uneskon enlistigi la teraskampon
en "Mondajn Naturajn kaj Kulturajn Heredajhojn".
Rilata materialo:
Hani-oj