La
kirgiza nacio tre akcentas la fianchighon kaj geedzighon, kaj geedzigho estas
pli akcentata ol la antaua.
Unue la fraulo iras
al la hejmo de la fraulino, kun donacoj portataj de chevalo. Sur la kapo de la
chevalo estas blanka kotona shtofo por esprimi peton de fianchigho. La gepatroj
de la fraulino prezentas al li bongustajhojn. En iuj lokoj la blanka kotona shtofo
estas pretigita de la familio de la fraulino kaj oni shutas iom da faruno al la
gastoj de la fraula familio por esprimi konsenton kaj bondeziron.
La
nupto dauras 3 tagojn en monata fino. La ceremonio okazas chefe en la hejmo de
la novedzino. En la unua tago de la nupto la novedzo, akompanate de la gepatroj
kaj parencoj, venas al la hejmo de la novedzino kunportante donacojn. La donacoj
estas 2 jhus buchitaj shafoj kaj dekoj da brutidoj. Kiam la grupo estas tre proksima
al la hejmo de la novedzino, oni faras shafkaptan ludon. En tiu tempo akompanantoj
de la novedzo jhetas la buchitajn shafojn antau la pordon de la hejmo de la novedzino,
kaj la parencinoj de la novedzino varme enlasas la gastojn. Antau la komencigho
de la nupto, parencoj de la novedzino ligas la novgeedzojn antau la pordo, kaj
la patro kaj fratoj de la novedzo devas disdoni donacojn por peti "liberigi"
ilin. Grandaghulo de la novedza flanko malfermas lukon de la jurto kaj jhetas
bombonojn kaj kukojn ekster la lukon. La gastoj konkure kaptas por dividi kun
la novgeedzoj la felichon. Post tio la patrino de la novedzino kantas "edzinigan
kanton" kaj komencighas amuzo: La novgeedzoj sidighas dorso kontrau dorso.
Oni kovras ilian kapon per sako kaj la gastoj lauvice frapetas sur ilia kapo per
shafa hufo kaj poste starigas ilin kaj kune dancas. Post tio imamo prezidas la
ceremonion, legas ateston, donas al la novgeedzoj flanpecon trempitan en sala
akvo kaj deziras al ili eternan amon.
En
la sekvanta tago estas tradicia chevalkonkurso, shafkapta konkurado kaj luktarto
por esprimi gratulon. Vespere la novedzino venas al la hejmo sia bofratino por
renkontighi kun la novedzo. La gastoj kolektighas ekster la jurto, ludas muzikon,
dancas renkontighan dancon kaj kantas gratulajn kantojn ghis noktomezo. La gastoj
foriras nur post ricevo de donaco.
En la tria tago
la novedzino venas al la hejmo de la novedzo kunportante richan doton. Preterpasante
aliajn vilaghojn, ili estas varme akceptataj kaj gratulataj. En pluraj tagoj post
la veno al la hejmo de la novedzo la novgeedzoj ricevas multajn invitojn de parencoj
al diversaj amuzadoj kaj ili havas ghojan mielan monaton.