Kiam
novedzo de Achang-nacio iras bonvenigi la novedzinon, li devas inviti du sagacajn
kamaradojn por teni ombrelojn, char kiam la novedzo eniros en la hejmon de la
novedzino, la kamaradinoj de la novedzino vershos akvon sur lin. Se la novedzo
estos malsekigita, li estos malestimata, se male, la akompanantoj de la novedzo
rajtos teni la nazon supren. Tial la akompanantoj chiamaniere klopodos por shirmi
la novedzon kontrau akvo per ombreloj, por ke neniu guto da akvo falu sur la novedzon.
La
moro devenis de popola rakonto pri tragedio.
Antau
tre longe estis knabino Lami, kies gepatroj forpasis. Shi vivis che siaj frato
kaj bofratino. Poste la knabino estis en edzighotauga agho. Junulo Lana petis
lin svati al Lami. La junulo devenis de bonhava familio kaj estis dorlotata. Por
sukcesigi la svaton, la gepatroj de Lana promesis donaci grandan sumon da mono.
Allogate de la granda mondonaco, la frato kaj bofratino de Lami senpripense akceptis
la svaton.
Sed Lami ne shatis tiun junulon, kaj
shi jam enamighis al alia junulo. Lau moro de sia nacio shi jam interkantis kun
la lasta kaj intershanghis kun li donacon pri la gefianchigho. Tio malghojigis
shiajn fraton kaj bofratinon. Ili intencis murdi la junulon por edzinigi la fratinon
al Lana.
En la tago de bonvenigo de la novedzino,
la amato de Lami frue venis al shia vilagho. Sed shia frato enlasis la junulo
nnur post vesperigho. La junulo kaj liaj kamaradoj, gaje eksplodigante petardojn
kaj ludante surnaon (blovmuzikilo), venis en la hejmon de Lami. Subite ili estis
privershitaj de malvarma akvo kaj la junulo falis morta kun dolora krio. Lami
korshirighis kaj sin mortigis.
Post tio Achang-nacianoj
ekhavis la kutimon shirmi novedzon per ombreloj por defendi lin. Nun la ombrelo
estas rigardata nur kiel talismano por novedzo.
Rilata materialo: Achang-oj