Vestoj
de Li-naciaj virinoj havas helajn kolorojn kaj enhavorichajn desegnojn. Desegnoj
de homaj figuroj estas plej ofte alprenataj, kaj la movoj kaj figuroj de la homoj
en geometriaj figuroj bildigas dancon, nuptan ceremonion, produktadon, chasadon
k.a. Krome en la desegnoj oni povas vidi ankau animalojn, florojn, chiutagajn
bezonajhojn kaj produktajn instrumentojn, ekzemple abako, vekto, shlosilo, forko,
kombilo, falchilo kaj plugilo.
Vestoj de malsamaj
klanoj de Li-nacio havas malsamajn desegnojn kaj kolorojn. Iuj portas senkoluman
jaketon butonumitan meze antau la brusto, kaj ornamaj desegnoj trovighas sur posho
kaj talio. La jupo surhavas brodajhojn el helkoloraj kaj malhelkoloraj fadenoj.
Aliaj
portas veston kun ornamaj desegnoj che ambau flankoj kaj manikoj kaj la desegnoj
de brodajhoj estas tute samaj ambauflanke de la shtofo.
Triaj
portas longan kaj malkompaktan jupon kun largha punto che la malsupro, sur kiu
trovighas bildoj pri produktado, chasado kaj amuzado. Blanka, flava kaj jujubrugha
koloroj estas la plej shatataj.
Kapornamoj de la
virinoj de Li-nacio estas tre originalaj. Ili tre shatas ostajn harpinglojn. La
pingloj longas 20-25 cm. kaj larghas 2-3 cm. Che la supro de la pingloj estas
1 au 2 gravuritaj profiloj de homo kun alta pinta chapo. Che la mezo au malsupro
de la pingloj estas transversa rubandforma liniaro. La pingloj estas nigraj au
blankaj, sed pro la nuanco de la denseco de la geometriaj figuroj, la pingloj
estas nigraj, blankaj au grizaj.
Virinoj de Li-nacio
preparas siajn dotojn jam de la knabineco. Che edzinigho ili kunportas dekkelke
da jupon de ili mem teksitajn. Familianoj kaj najbaroj shatas tiujn knabinojn,
kiuj teksas pli multajn jupojn delikatajn.
Rilataj materialoj: Li-oj