En Nanyigou
de sudorienta Tibeto vivas loba-oj, unu el la plej malgranda
nacimalplimulto de Chinio. Tie loghas 100-jara maljunulo Dongniang.
Li havas du trezorojn - glavo kaj pafarko, kun kiuj li pasighis
la tutan vivon.
Kruela triba vivo
En Tibeto
oni nomas loghantojn en suda Luoyu-regiono de la Tibeta Altebenajho
loba-oj, kiuj havas sian lingvon sed ne ideogramojn. La socio
de loba-oj progresis malrapide kaj ili estis ofte molestataj
de aliaj nacioj.
En la historio
la loba-oj havis 8 tribojn, kiuj ofte interbatalis. Jam de sia
infanagho Dongniang kutimis al tiaj bataloj kaj, 14-jara, li
ekvivis sendepende. Li iom post iom farighis bona chasisto kaj
batalanto kontrau aliaj triboj. Same kiel aliaj loba-oj, li
vivtenis sin per kulturado de maizo, rizo kaj aliaj grenoj,
hakado de arboj kaj kapto de bestoj. Li ankau faris negocon
pri gala veziko de urso, mosko kaj felo. En la negoco loba-oj
kalkulis per shnur-nodoj.
En la patriarka
socio la produktado estis malforta kaj vivmaniero postighinta.
Sen rimedoj kontrau katastrofo la loba-oj metis sian esperon
sur sorchiston. Chiu familio devis buchi pli ol 200 kokojn jare
kaj la sorchisto rigardis vejnon de koka hepato por antauscii
la estontecon. Tamen tio ne evitigis katastrofon. Kiam Dongniang
estis 17-jara, liaj gepatroj mortis pro epidemio kaj estis forbruligitaj
kun la domo.
Sed plej
teruris vengha mortigo inter triboj. Ghi okazis pro konflikto
de edzeco, shuldo, shtelo kaj malsano. Dongniang spertis sennombrajn
batalojn kaj faris al si prestighon kaj ankau malamikojn.
En nokto
de frosta vintro en 1938 Dongniang estis fleganta la akushintan
edzinon kaj jhus naskitan bebon, kaj lia pliagha filo ludis
en la hejmo. Tiam ekstere de la domo 37 malamikoj el 3 triboj
surprizatakis lian vilaghon. En la batalo li pafmortigis unu
el la triestroj, sed lia pliagha filo estis mortigita kaj la
domo forbruligita.
En la sekvantaj
jaroj kreskis venghemo. Li kun siaj familianoj kaj 50 samvilaghaj
familioj devigite transloghighis al Nanyigou, kie la biensinjoroj
molestis ilin. Por protekti siajn laborajn fruktojn ili starigis
Nanyi-tribon kaj Dongniang farighis ghia estro. Li ne nur organizis
reziston kontrau malamikoj, sed ankau prezidis ceremonion bonvenigi
la montodion. Tiam la tribanoj devis pagi impostojn al la registaro
de Tibeto, foje ili ech estis batitaj de sklavposedanto pro
prokrasto de impostoj.
Loba-oj en la nova
socio
En 1960 Dongniang
kaj liaj tribanoj komencis novan vivon. Nanyigou praktikis demokratian
reformadon kaj la loba-oj akiris parcelojn, brutojn kaj ferajn
laborilojn. La familio de Dongniang akiris 33 bovojn, pli ol
70 shafojn kaj 5 chevalojn. Kaj Dongniang estis elektita kiel
membro de la Popola Politika Interkonsiligha Konferenco de la
gubernio.
Antau 40
jaroj iuj el la lokanoj forkuris al aliaj landoj pro influo
de kalumnio al la china registaro. Sed Dongniang kaj liaj tribanoj
jhuris daurigi sian loghon che la rivero de Nanyigou kaj kredi
sian registaron. Nun li ankorau kontentas pri sia tiama decido.
Modernaj
loba-oj jam adiauis la primitivan vivon kaj ekkulturis teron.
Subtenate de sciencistoj ili progresigis sian terkulturon. En
la pasintaj 20 jaroj, dank'al pli ol 1.2 milionoj da juanoj
investitaj de la registaro, ili chiuflanke disvolvis terkulturon.
En Nanyigou-vilagho oni havas grandan kaj helan domon anstatau
malnova kaj simpla pajloshedo. 97% de la geknaboj jam ricevis
edukon kaj multe da lernantoj estas senditaj al diversaj lokoj
de Chinio por daurigi la lernadon.
Kiel plej
agha maljunulo en Loba-nacio, Dongniang vizitis Pekinon, Shanhajon,
Kantonon, Tianjin kaj Jiangsu. Inspirate de grandaj shanghoj
kaj sperto de tiuj lokoj, en la pasintaj 20 jaroj li prezentis
proponojn konstrui en sia regiono 2 novajn vilaghojn, kaj arbaran
rezervejon kaj praktiki edukan reformadon de Loba-nacio. Chiuj
tiuj proponoj jam realighis.
Nun multe
da loba-oj de Nanyigou eliris el la vilagho. La filino de Dongniang
farighis kuracistino en popola hospitalo de Nyingchi post diplomigho
de la Nankina Medicina Instituto. Lia nepino farighis aktorino
en la Tibeta Kanta kaj Danca Trupo kaj turneis en pli ol 20
landoj kaj regionoj. Liaj 5 gefiloj kulturas teron en Nanyigou
kaj vivas riche.