Svatado de
Derung-nacio estas civilizita kaj interesa. Se fraulo enamighas
al iu fraulino, li petas langolertan kaj patriarkan viron svati
lin al shi. Se la viro akceptas la peton, li iras en la hejmon
de la fraulo, prenas tekruchon, multkoloran dorsosakon, teon,
cigaredojn kaj tason kaj iras al la hejmo de la fraulino.
Veninte al
la hejmo de la fraulino, la svatanto devas rapidmove demeti
la tekruchon, envershi akvon, ardigi la fajron en la fajrujo,
starigi tripiedon kaj meti la kruchon sur la fajron. Dume li
ne zorgas, chu la familianoj de la fraulino bonvenigas kaj salutas
lin au ne. Poste li elprenas la kunportitajn teon kaj tason
kaj elprenas bovlojn el la bovlobreto en la hejmo de la fraulino.
Kiom da membroj havas la familio de la fraulino, tiom da bovloj
li devas pretigi. Kaj tiam la membroj de la familio de la fraulino,
chu ili konsentas au ne, sidighas chirkau la fajrujo. Bolighas
la akvo kaj la svatanto infuzas teon kaj vershas teon en la
bovlojn kaj prezentas lauvice, unue al la gepatroj, poste al
la fratoj kaj fratinoj, kaj fine al la fraulino. Post tio la
svatanto komencas sian svatadon. Se la patro au patrino de la
fraulino eltrinkas per unu tiro, kaj la aliaj membroj eltrinkas
lauvice, tio signifas, ke la familio konsentas la svaton. Se
la svatado dauras ghis la noktomezo, sed neniu trinkas la teon,
la svatanto devas reviziti en la sekvanta tago. Se la familianoj
ankorau ne trinkas, li revenas en la tria tago. Se en la tria
tago oni ankorau ne trinkas, tio aludas, ke li ne sukcesas en
la svatado. Se la fraulo ankorau havas korinklinon al la fraulino,
li petos refoje svatadon en la sekvanta jaro.
Kiam la gejunuloj
enamighas unu al la alia, ili intershanghas donacojn en esprimo
de gefianchigho. Kutime la fraulino donacas al la fraulo litkovrilon
au krurzonon, kiun shi mem faris, dum la fraulo donacas al shi
shpaton au dorskorbon, kiun li mem plektis.
Rilata materialo: Derung-oj