Nokto
en la montaro de Ghingpo-nacio
estas charma. En luna nokto gejunuloj kolektighas kaj amuzighas
per kantado kaj muzikilludado kaj provas esprimi sian amon.
Dum la renkontigho gejunuloj vershas la koron al sia amat(in)o.
La lokanoj nomas tian manieron "konatighi kun knabinoj". Kiam
gejunuloj atingas necesan aghon, ili povas libere renkontighi
por interkonatighi. Post certa tempo familiano de la fraulo
petas svatanton iri al la hejmo de la fraulino por anonci la
aferon. Se la familio de la fraulino konsentas, ambau familioj
decidas la daton de nupto.
Nupto de
Ghingpo-nacio okazas posttagmeze. Kiam la bonvenigantoj revenas,
oni faras tri pafojn. Fronte de la grupo de la bonvenigantoj
iras la svatanto de la fraulo, kun rugha ligna kesto sur la
dorso. La svatanto de la fraulino portas novajn litajhojn en
korbo sur la dorso, kaj grupeto da junulinoj akompanas la novedzinon.
La novedzino portas nigran senkoluman jaketon oblikve butonomitan,
larghan shalon ornamitan per arghentaj duonsferetoj, rughan
broditan cilindran jupon kaj ledshuojn. Lau la moro de la nacio,
la novedzino devas trapasi tri obstaklojn sur la vojo al la
hejmo de la novedzo. Infanoj faras la obstaklojn el branchajhoj,
bambuaj vergoj, eluzitaj bariloj k.s. La unua obstaklo estas
gardata de knabinetoj. Tiam svatantino en la bonveniganta grupo
prezentas al la knabinetoj vinon el bambua cilindro, donacas
al ili bombonojn kaj monon. Sed la knabinetoj ne chesigas baradon,
kriante: "Ne lasu ilin!" Kiam ili daure "ghenadas", la novedzino
chiamaniere klopodas por trapasi la obstaklon en alia flanko
de la obstaklo kaj venas al la dua obstaklo gardata de knaboj.
La trian obstaklon gardas 3-4-jaraj infanetoj. Oni havas multajn
metodojn por trapasi la obstaklojn. Oni "baras" la novedzinon
nur por esprimi al shi bondezirojn.
En iuj lokoj,
antau ol la novedzino venas al la hejmo de la novedzo, la familio
de la novedzo devas planti che la pordo bananujojn en signo
de nasko de multe da infanoj. Krome oni devas planti ankau sukerkanojn
por esprimi bondezirojn, ke la nova vivo de la novgeedzoj estu
dolcha kiel sukerkano. En gaja amuzado de la samvilaghanoj,
la novedzo prenas la manon de la novedzino, trapasas la bananujojn,
sukerkanojn kaj "felichan ponton" kaj eniras en sian chambron.