Loĝdomoj de naŝi-oj

 

    Naŝi-nacio kun 279 mil membroj loĝas plejparte en la Naŝi-nacia Aŭtonoma Gubernio de Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, kaj malmulte en Sichuan-provinco kaj Tibeto. Ĝi havas sian propran lingvon apartenantan al la han-tibeta lingvosistemo. Pro intimaj rilatoj kun han-nacio naŝi-oj konas ankaŭ han-lingvon. En antikveco ili kreis silabajn ideogramojn Geba kaj hieroglifojn Dongba. Kaj nun Dongba  estas ununuraj bone konservataj hieroglifoj en la mondoj, kaj oni nomas ilin "vivantaj hieroglifoj".

    Iliaj loĝdomoj estas faritaj el tero kaj ligno kaj konsistas el la ĉefa ĉambro, la du ambaŭflankaj kaj ekranmuro. La ĉefa ĉambro estas la relative pli granda kaj rigardas al la sudo. Tie loĝas pliaĝaj membroj de la familio kaj la ambaŭflankaj ĉambroj relative iom malgrandaj estas por juna generacio. La korto estas pavimitaj per brikoj aŭ ŝtonoj kaj ofte ornamita per floroj kaj herboj. Se domo situas tuj apud strato, naŝi-oj uzas ĝin ofte kiel vendejon.

    La loĝdomoj en kamparo iomete malsamas ol tiuj en urbo. Ĝenerale ili estas duetaĝaj, la unua etaĝo de la ĉefa ĉambro kaj okcidenta flankĉambro estas loĝataj de homoj kaj la dua estas por konservejo, la du etaĝoj de sudflanka domo servas respektive kiel stalo kaj tenejo de furaĝo. La korto en kamparo pli granda ol tiu en urbo estas pavimita per brikoj kaj ŝtonoj, kaj ofte servas por sunumi kaj prilabori grenon. La loĝdomoj de naŝi-oj, ĉu kamparaj ĉu urbaj, senescepte havas antaŭ si grandan eksteran koridoron, kie oni manĝakceptas gastojn.

    Naŝi-oj bonorde konstruas siajn domojn ĉe zigzagaj akvofluoj, laŭ kies longo etendiĝas stratoj.   

    En la lastaj jaroj, senĉese disvolviĝas naŝi-naciaj loĝkvartaloj. En konstruado de la domoj ili ankoraŭ tenas la tradiciajn arkitekturon kaj stilon, tamen en dekorado de interno de la domoj ili uzas modernajn rimedojn. En tiuj loĝdomoj harmonie kunfandiĝas antikveco kaj moderneco.


(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688