Chinaj loghkutimoj
estas malsamaj pro diferenco de etnoj, regionoj, naturaj kaj
sociaj kondichoj.
La kvadrata
korto reprezentas loghejon de la malnova Pekino, kiu konsistas
el domoj en la kvar flankoj kaj korto en la mezo. Ghenerale,
en la chefa domo, kiu rigardas al sudo, loghas gepatroj, en
la orientaj flankaj domoj -- la unua filo, lia edzino kaj iliaj
infanoj. La okcidentaj flankaj domoj malgravas kompare kun la
orientaj, dum la suda servas kiel salono au legochambro. Pasintece,
en unu kvadrata korto loghis nur unu familio. Sekve de kreskado
de loghantaro, en tia korto loghis kelkaj kaj ech dekkelkaj
familioj. Post la 80-aj jaroj plejparto de la pekinanoj enloghighis
en etaghdomoj. Kaj la kvadrataj kortoj bone konservitaj farighis
valoraj "historiaj restajhoj".
De antikve
la lokanoj sur la Leusa Altebenajho emas loghi en kaverndomoj.
Pro manko de ligno kaj shtono kaj dank' al seka klimato kaj
tenaca tero, la lokanoj konstruas sur leusa krutajho kaverndomojn
kun fenestroj kaj pordo. Tia kaverndomo nedifekteblas ech dum
jarcentoj. Se la fasado iom defalas, oni forigas ghin, pliprofundigas
la kaverndomon kaj konstruas novan fasadon. La kaverndomoj unuj
super aliaj, varmaj en vintro kaj malvarmetaj en somero, nek
okupas agrojn nek damaghas la tersurfacon.
Tiuj, kiuj
loghas en kaverndomo, dormas sur terlito konstruita el adoboj
kaj interkomunikigita kun kameno. Kiam oni preparas manghajhon,
fumo pasas tra la terlito kaj varmigas ghin. La varma terlito
estas tre komforta kaj utilas al sano. Tia terlito estas vaste
uzata en la kamparo de norda Chinio. Sur ghi virinoj kudras,
infanoj faras hejmtaskon kaj la tuta familio prenas manghon.
Por akcepti gastojn, la mastro petas ilin sidighi sur ghi. Antau
la Printempa Festo virinoj kun krucitaj kruroj sidas sur la
varma terlito kaj faras papertondajhojn, gaje babilante. Ili
pentras rughajn kaj verdajn florojn kaj birdojn kun favoraj
auspicioj por ornami la murojn che la terlito. Tiam en la kaverndomo
regas gaja atmosfero.
En norda
Chinio oni konstruas loghdomojn plejparte el brikoj kaj ligno,
kaj en suda Chinio, el lignaj tabuloj, shtonplatoj au bambuoj.
En tropika pluvarbaro de Yunnan, sudokcidenta Chinio, tajoj
kutime loghas en bambua etaghdomo kun granda A-forma tegmento.
En la etaghdomo estas bambuaj planko, shtuparo, muroj, fenestroj,
tabloj, seghoj kaj litoj.
Domkonstruado
estas grava afero por tajoj. Lau iliaj kutimoj, kiam unu familio
konstruas etaghdomon, chiuj aliaj vilaghanoj helpas ghin. La
8 chefaj kolonoj estas rigardataj kiel plej grava parto de la
bambua etaghdomo. Pro tio, kiam la mastroj transportas ilin
el monto, la vilaghanoj, kaj junaj kaj maljunaj, venas vershi
akvon por benado. La kolonoj estas dividitaj en virajn kaj virinajn.
Starigate, la viraj portas veston de viro kaj la virinaj --
tiun de virino, char oni opinias, ke tio garantias prosperon
de la familio.
Pashtistoj
en Interna Mongolio, Xinjiang kaj Qinghai loghas chefe en tendoj
faritaj el bovharoj au shaffelto. En Interna Mongolio, antau
ol starigi tendon, oni petas lamaojn reciti sutrojn. Stariginte
ghin, ili kultas dion. Antau la nicho de dio, ech gastoj ne
rajtas sidi.
En chiuj
vilaghoj de hujoj en nordokcidenta Chinio trovighas moskeo kaj
sur la tegmento de chiuj domoj estas malgranda chambro destinita
por reciti sutrojn. Tie maljunuloj faras preghon, neniam ghenate.
Sur la Suda
China Maro iuj fishistoj prenis fishboaton kiel hejmon. Tage
ili kaptis fishojn sur la maro kaj nokte dormis en la boato.
Kiam ili ne kaptis fishojn, ili konstruis che marbordo domojn
en formo de boato.
En primitivaj
arbaroj de nordorienta Chinio vivis orochenoj, kiuj loghis en
malgrandaj lignaj domoj konstruitaj sur arboj por eviti atakon
de sovaghaj bestoj. Ili neniam shlosis la pordon, por ke malsataj
chasistoj eventuale prenu manghajhon en ghi, au por ke lacaj
pasantoj dormu en ghi...
En Chinio
ekzistas sennombraj loghkutimoj, kiuj havas saman kulturan fonton,
kvankam ege diferencaj. Ekz., de antikve oni opinias, ke la
loko, kie sidos la domo, estas ege grava, char tio destinos
prosperon kaj malprosperon de la familio, felichon kaj malfelichon
de la posteuloj. Pro tio, por konstrui domojn chinoj kutimas
peti diveniston pririgardi medion por la dombazo. La teorio
pri medio pledas por kunfandigho de la homoj kaj la naturo.
Lau ghi, estas pli bone, ke la domo staras che akvo kaj monto.
Laudire, tia medio utilas al multigho de familianoj kaj richigho
de la familio.
Tradicie
chinoj shatas kune loghi lau familia nomo au klano. Pro tio
aperis vilaghoj kun jenaj nomoj: "Zhangjia Zhuang (vilagho de
familioj Zhang)", "Lijia Tuan (vilagho de familioj Li)", "Majia
Bu (vilagho de familioj Ma)" k.a. En grandaj vilaghoj, konsistantaj
el miloj da familioj, estas nur kelkaj familiaj nomoj. Lau antikva
religia etiketo, antau ol konstrui domojn, oni starigas templon
por la prapatroj. Tio helpas al la posteuloj memori sian originon.
Post pluraj generacioj kaj migrado en malproksimo oni ankorau
povas trovi sian hejmlokon kaj rekoni siajn prapatrojn. Ech
dum migrado pro milita hhaoso la tuta klano transloghighas,
ne forgesante kunporti la memortabuleton de la prapatroj. Pasintece
loghantoj en norda Chinio plurfoje transloghighis al suda Chinio.
Pro tio oni nomis ilin enmigrintaj gastoj. Transloghighinte
de centra Chinio al Guangdong, Fujian k.a. la grandaj richaj
familioj konstruis tie rondan au kvadratan domaron au terajn
etaghdomojn, kun prapatra halo en la centro, en kiu oni diskutis
pri gravaj aferoj de la klano au okazigis geedzighan au funebran
ceremonion.
La domaro
kun fortika strukturo povas rezisti kontrau rabistoj. Aliaj
loghdomoj havas similajn trajtojn. Anshun, Guizhou-provinco,
servas kiel grava pasejo sur la vojo de centraj regionoj al
la sudokcidenta landlimo de Chinio. En Ming-dinastio (1368-1644)
la kortego sendis al la loko pli ol 200 mil garnizonantojn.
Ili starigis tie vilaghojn oportunajn kaj al terkulturo kaj
al batalo. Chiuj tiuj vilaghoj estis chirkauigitaj per shtonaj
muroj kun gardoturoj, kreneloj kaj fuortoj. La antikva sistemo
de hereda militservo estis abolita antaulonge. En la loko regas
paco kaj la menciitaj fortikajhoj ne plu servas. Tamen posteuloj
de la garnizonantoj loghas ankorau en tiuj pli ol 300 vilaghoj
kaj sin okupas pri terkulturo. En festaj tagoj ili shatas porti
maskon kaj prezenti teatrojn pri milito.
En iuj foraj
montregionoj tre malmultaj homoj ankorau konservas siajn loghkutimojn.
Ekz., en okcidenta Yunnan-provinco, iuj lokanoj kiel siaj prapatroj
ankorau loghas en kaverno. Kvankam la registaro konstruigis
por ili domojn ekster la kaverno, tamen ili preferas loghi en
ghi kun shtonaj shranko, tablo, segho, lito, forno, grenejo
kaj ech trogo por porkoj, kiuj chiuj estas chizitaj sur la rokmuroj
kaj ligitaj kun la kaverno. En la sudorienta parto de la menciita
provinco trovighas kavernaj vilaghoj, kies anoj konstruis en
kaverno domojn sen tegmento. Ghis hodiau la lokanoj ankorau
ne kutimas shlosi la pordon.
La loghkutimoj
de la nunaj chinoj estas multe pli simplaj. Antaue, kamparanoj
loghis plejparte en unuetagha domo kaj nun multaj el ili enloghighis
en luksaj domoj plejparte kun 2-3 etaghoj. La malsupra etagho
servas kiel salono kaj tenejo, kaj la supra -- dormochambroj.
Ghenerale, apud la domoj estas kortoj, kie kamparanoj kulturas
florojn, fruktarbojn kaj legomojn.
Nuntempe,
pli kaj pli multaj urbanoj enloghighis en etaghdomoj. Sekve
de tio, oni turnis la atenton al dekoracio de la chambroj. Iuj
familioj malavare elspezis sian shparmonon por dekoracii la
chambrojn. Kaheli kuirejon kaj necesejon estas simpla dekoracio.
Ghenerale, 3-membra familio aranghas sian 2-chambran apartamenton
kiel jene: la chambro pli granda servas kaj kiel salono kaj
kiel dormochambro de la infano, la malgranda -- dormochambro
de la gepatroj kaj la vestiblo -- manghejo. Oni pli kaj pli
alte taksas la rolon de salono. Ech se la apartamento estas
malgranda, oni preferas servigi unu chambron kiel salono. Por
kontentigi tian bezonon, konstruaj kompanioj ellaboris projekton
de novtipa apartamento kun granda salono kaj malgrandaj dormochambroj.
Kompreneble, se la kondichoj permesas, oni certe uzas unu chambron
kiel legochambron kaj kulturas florojn en chambroj kaj sur balkono.