La Printempa Festo en Pekino

    Jen artikolo verkita de Boriso (Moskvo de Rusio), nia samideano Vladimir OKC esperantigis ĝin. Vi trovos, kia estas la ĉina ĉefurbo por rusaj amikoj.

La Red.

    Mi startis al Ĉinio la 7-an de februaro 2005 tri tagojn antaŭ la Novjaro laŭ la ĉina luna kalendaro. Postmorgaŭ komenciĝos p or ĉinoj feliĉa tempo de ferioj, vojaĝoj kaj vizitoj al multenombraj parencoj. Ĉiuj oficejoj, administrejoj kaj multaj vendejoj ne funkcios minimume tri tagojn.

    Aviadilo "Boeing 777" ekflugis ĝuste laŭ la horaro kaj la pasaĝeroj estos en ĝi ok horojn ĝis la sur teriĝo. Interne de la salono est i s multaj vakaj seĝoj.

    Estis k vieta kaj frosta mateno. En Pekino est i s la klara vetero, tamen la urbon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn kovr i s nebuleto, tio estas stabila meteo en la ĉina ĉefurbo.

    Limgardistoj kaj doganistoj en la Ĉefurba Internacia F lughaveno de Pekino ŝajne jam imag i s sin sidantaj ĉe festenaj tabloj en la pensoj, ĉar ili indiferente depren i s enmigrintajn kartetojn kaj absolute ne ekzamen i s pakaĵoj n. Interalie, post SARS kaj ceteraj teruroj e n 2003, ĉiuj enmigrintoj devas nepre priskribi siajn sanon kaj farton en sanitarajn kartetojn.

    Surstrate mi pren i s taksion. Malgranda aŭto “Xia li " ne est i s oportuna por pasaĝero j , kies seĝon kaj seĝon de taksiisto disigas krado. Mia amiko pertelefone eksplik i s al la ŝoforo necesan vojon. "Ŝifu " , tiel oni preferas nomi en Ĉinio ŝoforojn, kuiristojn, frizistojn k.a., kio signifas ĉine “majstron" , estas simpatia kaj babilema viro.

    Ni atingis Chaoyang- distrikton, kie loĝas ĉefe fremduloj laborantaj en la ĉefurbo. La taksia kalkulilo montr i s pagon — 54 juanojn ( ĉ. 6 . 5$ ) . Ni traveturis 17 kilometrojn kaj mi estis kontenta. Ĝenerale laboro de pekinaj taksioj estas laŭdinda. Ili estas ĉieaj, rapidaj kaj malmultekostaj. Aŭtomobiloj apartenas al tri klasoj depende de tarifoj: 1,2 juano j en “X iali " , 1,6 juano j en "Fukang" kaj 2,0 juanoj en luksa veturilo po unu kilometro. Okupo de aŭto kostas 10 juanojn, pago nur laŭ kalkulilo, kiun taksiisto konfirmas per faktur o. Bakŝiŝo ne estas nepra. Ĝis Olimpiko j , kiu okazos en Pekino en 2008, ĉiuj taksioj estos renovigitaj.

    Loĝejo de mia pekina gastiganto havas tri belajn ĉambrojn, kuirejon kun du vastaj varejoj, banĉambron, necesejon kaj duŝejon. En ĝi mi trovis neniujn varmigilojn aŭ hejtilojn, ĉar internan komforton faras la tutdoma klimatizilo. Pago pro loĝejo estas preskaŭ sama, kiel tiu en Moskvo, sed ĝi krome inkluzivas subteran garaĝon por personaj aŭtoj.

    Vespere ni vizitis restoracion situantan sur la strato D ongzhi men kaj mendis specialan manĝaĵon – "Pekinan anason " , kiun oni preparis antaŭ niaj okuloj. Dum atendado ni trinkis tre bongustan ĉinan bieron kaj manĝis kankrojn, kiujn akompanis senkomparebla saŭco "ĥunŝao " el anizo, koriandro, papriko kaj ceteraj spicoj.

    Poste ni translokiĝis al alia speciala tablo, sur kiu troviĝis t.n. ĉina samovaro aŭ "huog u o " . En ĝi vizitantoj povas mem prepari manĝaĵojn. Iuj samovaroj havas interne du ujojn, kio ebligas kuiri samtempe du malsamajn supojn. Meze de la tablo estas gasa kuirplato. Ni ankaŭ drinkis tre fortan sorgobrandon “E rg u otou", kiu havas 56% da alkoholo.

    Enirinte surstraten ni trovis nenion superordinaran dum la novjara nokto. La urbo est i s brile lumigita kaj... preskaŭ malplena. Novjaro en Ĉinio estas familia festo, kiun oni kutime solenas hejme.

    Ni pren i s taksion kaj per ĝi ni ating i s Tian - anmen - placon, grandegan kiel flughaveno. Ĝi ankaŭ est i s malplena, nur sola figuro de gardisto vidiĝ i s ĉe la p ordego Tian'anmen .

    En la urbo reg i s silento, sed el post la Ringa Vojego aŭdiĝ i s krakado de miloj da petardoj, kiuj kolorig i s la ĉielon diversmaniere. Laŭleĝe uzado de petardoj kaj ceteraj fajriloj en urboj estas severe malpermes i ta.

    Dum kelkaj postaj tagoj ni promenadis en neĝoplena Pekino. Neĝo ĝenerale estas rara gasto en la ĉina ĉefurbo, kvankam iufoje ĉi tie okazas eĉ blizardoj. Tamen pro seka aero malvarmo estas tolerebla.

    La ĉefa pekina vidindaĵo estas la muzeo "Imperiestra Palaco" , en kiu antaŭe troviĝis la imperiestra rezidejo. Ses palacoj kun 9 999 ĉambroj konsistigas la muzeon, kiu okupas grandegan areon el 101 hektaroj. Ĝin oni komencis konstrui en la 15-a jarcento, kiam regis Ming - dinastio. Tiutempe Pekino fakte iĝis ĉefurbo de la lando. Dum kvincentjara konstruado aperis tiel nomata “Malpermesita Urbo".

    En trezorejo “Zh enbaoguan " de la muzeo oni povas vidi rarajn relikvojn restintajn el tiama tempo. Multaj intervenintoj okupintaj la urbon dum la 20-a jarcento rabis trezorojn. Grandan parton de la kolekto forveturigis militistoj de Ĉiang Kaj-ŝek al Ta iwan en 1949.

    Dimanĉon, la 13-an de februaro 2005, ni okazigis eksterurban vojaĝon. Ni direktis nin norden de Pekino al la montpasejo Lianhua sh an. Dum veturado ebenan reliefon rapide ŝanĝis la mont o . Baldaŭ ni ekvidis plej gravan kaj mondfam an konatan kreaĵon de ĉinoj – Grandan Muron.

    Oni diras, ke ĝi estas sola konstruaĵo videbla el kosma ŝipo per la nearmitaj homa j okulo j . Ĝin ĉinoj neniam uzis kiel defendejo, kvankam ili konstruis tiucele dum kelkaj jarcentoj.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688