Fotado de orharaj simioj en Qinling-montaro

de GONG DESHUN

    Antau tri milionoj da jaroj ili jam vivis en tiu ci montaro, sed nun devigite rifugas en kelkaj malgrandaj rezervejoj pro la homa genado. Antaue ili amase viglis en la tuta montaro, kaj dank' al ili la montaro kun densaj arbaroj estis vivoplena kaj kolorrica. Sed hodiau ili rapide malmultnombrigas kaj la homoj malofte povas vidi ilin.

    Ili estas orharaj simioj, mondfamaj animaloj de rara specio. Probable ili ne volas la epiteton rara – tio aspektas honoro, sed fakte aludas tragedion de ilia sorto. Pro la tiel eta nombro en la mondo ili estis metitaj en la vicaron de “rara”. Hodiau en la mondo trovigas nur 4 specoj de orharaj simioj. Unu el la specoj vivas en Vjetnamio kaj la aliaj 3 specoj en Sichuan, Guizhou kaj Yunnan de Cinio. La Guizhou-aj orharaj simioj, kies nombro estas kelkcent, vivas nur en Fanjing-montaro en Guizhou, Yunnan-aj en okcidenta Yunnan-provinco en plej alta altitudo kaj la Sichuan-aj cefe en densaj arbaroj sur altaj montoj en la provincoj Sichuan, Gansu, Shaanxi kaj Hubei. Qinling-montaro estas unu el la rifugejoj de la Sichuan-aj orharaj simioj. Kompare kun la haroj de ali-specaj orharaj simioj, tiuj de la Sichuan-aj estas plej pimpaj. Iliaj haroj sur la dorso estas dikaj kaj longaj en la koloroj ora kaj iom griza. Iliaj haroj de la kolo gis la postajo estas oraj kaj longas ec pli ol 30 cm. Kaj la oraj haroj kovras ankau la eksteran flankon de la kvar membroj. Sur la blua vizago brilas la okuloj en malhele bruna koloro.

    La orharaj simioj en Qinling-montaro vivas poligamie. La familio konsistas el unu virsimio, pluraj simiinoj kaj iliaj idoj. Kiam junaj simioj grandigas, la inseksaj el ili restas en la familio kaj la virseksaj estas elpelitaj el la familio kaj aligas al la grupo de virsimioj. La virseksa individuo sekvas la familion kaj pretas anstataui la maljunan virsimion de la familio. Tiu socia strukturo, kiu aspektas simpla, havas komplikajn rilatojn. Limigitaj ricfontoj kaj sociaj pozicioj ekzistantaj inter ili ofte vekas konflikton au inter familioj au en la familio mem. Junaj simioj ofte triope au duope interpelas, interbatalas, rampas au transsaltas, per kio ili sin ekzercas kaj lernas. Plenkreskinte, iuj el ili forpelas la maljunajn virsimiojn por ilin anstataui.

    Sovagaj fruktoj, sosoj kaj folioj de arboj servas al ili kiel cefaj mangajoj. Ili mangas grupe en la familio. Mangante, ili rigardas ciuflanken por sin gardi. Ciutage, krom mangado, ili multe faras prizorgadon de la haroj mem kaj reciproke. Tiu ago utilas ne nur por purigi ilian korpon, sed ankau por ke ili bonorde kunestu kaj tenu la sociajn rangojn inter si.

    La orharaj simioj tre amas siajn idojn. En dangera okazo la simiinoj riskas sian vivon por protekti la idon. Ekz., se minacas casisto, la simiino preferante esti kaptita jetas la idon al la valo, por ke gi eskapu el la dangero. Iuj propraokule vidis, ke iu simiino rimarkis, ke si estas siegita, tuj nutris la idon, timante, ke gi mortos de malsato sen patrino, kaj alia svingis la manon al casisto por peti, ke li ne pafu. En dangera situacio simiino metas la idon apude kaj fingromontras sian bruston, kio signifas “ne pafu la idon, sed min”. Kompreninte la simiinon, iuj casistoj ne plu kaptas ilin kaj lasas ilin forkuri.

    Nuntempe la registaro starigis rezervejojn de orharaj simioj en Zhouzhi kaj aliaj gubernioj ce Qinling-montaro, intensigis la administradon de arbaroj kaj propagandon pri protektado de raraj animaloj kaj malpermesas casi orharajn simiojn.

    La lokanoj de la montregiono ne nur pace kunvivas kun orharaj simioj kaj aliaj raraj animaloj, sed ankau helpas kaj savas ilin en frosta vintro. Dank' al tio, tiuj timemaj bestoj denove konis la homojn, forigis sian singardemon kontrau la homaro kaj ebligis al ni proksime observi kaj esplori ilin kaj malkovri ilian misteron.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688