Opinioj de eksterlandanoj pri superaj lernejoj de Chinio

de WA NA

    Julie de 2002 okazis forumo de rektoroj de chinaj kaj alilandaj universitatoj. Ghin cheestis rektoroj de 16 eksterlandaj kaj 82 chinaj universitatoj, kiuj diskutis pri administrado de superaj lernejoj. Kvankam la eksterlandanoj diris, ke ili vojaghis al Chinio por lernado, tamen la chinaj cheestantoj alte taksis la bonan shancon lerni de la alilandaj kolegoj kaj precipe iliajn opiniojn kaj rimarkigojn pri la chinaj universitatoj, dezirante, ke la forumo estu utila al daura reformado kaj disvolvo de la china supera edukado.

Rilatoj inter universitatoj kaj socio: servi al la realo kaj estonteco

    La universitatoj estas destinitaj por kulturi talentulojn kaj fari akademian esploradon, tamen kun la socia evoluo ili devas servi ankau al la socio kaj chi-flanke ili ludas pli kaj pli gravan rolon. En Chinio unu el iliaj taskoj estas shanghi la sciencajn fruktojn en produktajn fortojn kaj industriigi novajn altteknologiojn. La eksterlandaj cheestantoj opiniis, ke la universitatoj devas ne nur kontentighi je servado al la socia disvolvigho nuntempa, sed ankau antauvidi la longatempan bezonon de la socio en la estonteco.

    La rektoro de la Oksforda Universitato klare montris sian vidpunkton en la parolado "La misio de la universitatoj en la 21-a jarcento kaj ilia rolo". Li diris: "Estas malghusta vidpunkto, ke la universitatoj estas shlosila forto por akceli la nacian ekonomion. La troa postulo, ke la universitatoj faru esploradon nur por mallongatempaj ekonomiaj profitoj, forpelos la sciencistojn plej kreivajn kaj fine malutilos al la scienca esplorado."

    Li opiniis, ke shanghi la scienc-esplorajn fruktojn en produktajn fortojn bezonas komunan partoprenon de la registaro, universitatoj kaj industri-komerca rondo. Li postulis, ke la profesoroj de la Oksforda Universitato servu al kompanio nur 30 tagojn chiujare por garantii la integrecon de la instruado kaj scienca esplorado kaj preventi perdighon de la profesoroj. Li diris: "Nia principo estas favora al la instruado kaj scienca esplorado de la profesoroj."

Chinio devas fari multon por krei unuarangajn universitatojn de la mondo

    Kion la chinaj universitatoj devas fari por farighi unuarangaj en la mondo? La honora rektoro de la Harvarda Universitato, profesoro Lu Dengting, diris en sia prelego "Trajtoj de la unuarangaj universitatoj kaj faktoroj por sukcesaj gvidado kaj administrado", ke la unuarangaj universitatoj devas havi unuarangajn profesorojn, fakojn, fruktojn, studentojn kaj ekipajhojn kaj kompreneble ankau la plej elstarajn gvidadon kaj administradon.

    Nun pro bezono de la granda reformado Chinio volas krei unuarangajn universitatojn, kaj la granda shanghigho de la mondo metis ghin en grandan defion survoje krei unuarangajn universitatojn de la mondo.

    La rektoro de la Oksforda Universitato diris, ke la plej granda defio por krei unuarangajn universitatojn por Chinio estas sobra elekto kaj investo al ghusta kampo.

    La rektoro de la Bostona Universitato diris en sia prelego kun la temo "La pasinteco kaj estonteco de aziaj universitatoj kaj defio por Chinio en la 21-a jarcento", ke nun la unuarangaj universitatoj de la mondo atingis la hodiauan staton post disvolvigho en la longa tempo kaj nun la altnivela supera edukado farighis pli kaj pli multekosta kaj estas transformigho de la koncepto, ke la pago por supera lernejo shanghighas de publika investo al la individua, tial en la 21-a jarcento konstrui la unuarangajn universitatojn estos pli malfacile.

    La alilandaj rektoroj plejparte opiniis, ke tiaj universitatoj bezonas talentulojn kun elstara kreiveco, kiu originas nur de kreiva pensado, kaj universitatoj estas lokoj ampleksantaj chiajn fakojn, kie estas kulturataj memstara pensado, kapabloj, imagipovo, gvida kapablo kaj aliaj kvalitoj. Kun tiaj personoj la socia disvolvigho estos garantiata.

Popularigho de supera edukado en la estonteco

    Nun la supera edukado de Chinio faras multon ne nur por krei unuarangajn universitatojn, sed ankau por sia popularigho. En la lastaj jaroj la supera edukado de Chinio senprecedence disvolvighis kaj en 2001 en Chinio estis 12.14 milionoj da studentoj, sed en 1998 nur 6.34 milionoj.

    La rektoro de la Bostona Universitato opiniis, ke oni devas konfesi diferencon inter la diversaj superaj lernejoj kaj malsamecon de iliaj financaj statoj. Tio ekzistas ne nur en Chinio, sed ankau en aliaj landoj. Chinio devas kontentigi la bezonon de siaj grandnombraj loghantoj je la supera edukado, tial ghi devas fari reguligon kaj difini la taskojn de la malsamaj universitatoj. Ja ne chiuj universitatoj prenas esploradon kiel sian chefan taskon kaj la superaj lernejoj devas esti diversaj kaj plurrangaj.

    La alilandaj rektoroj opiniis, ke popularigho de la supera edukado estos nepra por Chinio en la estonteco, kiam privata supera edukado certe disvolvighos kaj la universitatoj ludos pli gravan rolon en intelekta subteno al la esplorado pri shtataj politikoj.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688