Kuriozaj rokoj

de WANG ZHANJUN

    Antau nelonge oni trovis tre raran specon de rokoj en Tangxian-gubernio en Taihang-montregiono, norda Chinio, kio havas gravan signifon por konstruo de ekologia ghardeno. Ghia kurioza formo kaj firma kvalito havas altan dekoracian valoron. Ghi estas ideala materialo por dekoracio de antikvecaj konstruajhoj, ghardenoj kaj kortoj.

    Chinio estas montoza lando kun malsamaj geologiaj medioj kaj komplikaj geologiaj trajtoj. Tie estas abundo da diversspecaj rokoj, precipe kuriozaj, el kiuj la plej famaj estas tiuj en Lingbi, Taihu-lago kaj Yingde-gubernio de Guangdong-provinco kaj Kun-roko.

    Lingbi-rokoj trovighas en la nordoriento de Anhui-provinco. Ili estas valora materialo por konstruado kaj ankau supera kaj kurioza roko por ghardena dekoracio.

    Taihu-rokoj trovighas en la baseno de Taihu-lago, Jiangsu-provinco. Ili estas delikataj, pororichaj, belaspektaj kaj ofte uzataj por fari rokajhon en antikvecaj kortoj kaj ghardenoj. Char naskigho de tiaj rokoj strikte rilatas kun akvo, tial oni rigardas ilin kiel shtonan oston en lago.

    Kun-rokoj estas jad-speco kaj pli ghuste speco de erco. En la antikva Chinio oni ekstraktis feron el tia roko kaj el tia fero faris akran spadon, per kiu oni facile hakis shtonon. Tia spado estis rigardata kiel trezoro en la antikveco.

    Ying-rokoj trovighas en Yingde-gubernio. Ili estas natura arta materialo, kies formo diferencas de tiu de alispecaj rokoj. La rokajho farita el tiaj rokoj estas gustoplena.

    Tangxian-gubernio trovighas en la baseno de Tanghe-rivero en la meza parto de Hebei-provinco. 82% de la areo de la gubernio estas kovritaj de montoj kaj 18% de ebenajho. Tie estas multe da rokoj kaj tie multaj vilaghoj portas nomon kun vorto signifanta rokon. En la okcidenta parto de la gubernio kushas Dayang-akvokonservejo, okcidente de ghi estas karsta kaverno Julong kun primitiva aspekto. Oni diris, ke tiu kaverno formighis antau cent milionoj da jaroj. Tie oni trovis paleontologian fosilion. En Tangxian kaj ghia najbara gubernio Quyang rezervighas multe da blanka marmoro kaj la tieaj shtonaj skulptajhoj estas famaj jam de la antikveco.

    La tieaj rokoj havas jenajn trajtojn:

    Ili estas magraj kaj aspektas kiel maldikaj ostoj. Se la homoj magrus tiele, oni certe opinius, ke ili estas nutromankaj, sed tiaj rokoj ja estas valoraj por dekoracio. Ili estas pororichaj kaj delikataj kun multaj fendoj kaj truoj. Ili estas sulkoplenaj kun multe da tavoloj kaj ondetoj. Multe da tiaj rokoj estas malbelaj, sed tiu malbeleco impresas kurioze, strange, komike kaj petole. Preskau chiu roko impresas kiel stranga pejzagho. Granda peco pezas kelkajn tunojn kaj povas esti rigardataj kiel monto, dum la malgranda mem impresas kiel envaza pejzagho. Iuj similas al fenikso kun etenditaj flugiloj, dum aliaj kiel mughanta tigro, chiela chevalo, fluganta drako, naghanta ambirdo kaj krianta koko.

    Legendo diras, ke Tangxian-gubernio iam estis vivloko de Tangyao, prahistoria tribestro, tre fama en la china historio, tial oni nomas tiajn rokojn ankau kurioza roko de Tangyao. Nun tiaj rokoj estas uzataj en ghardena dekoracio en Pekino, Tianjin, Tangshan, Shanxi, Interna Mongolio, Heilongjiang kaj aliaj lokoj. Ankau ghardenaj artistoj koreaj kaj japanaj veturis tien por fari esploradon. Ili opiniis, ke tiaj rokoj estas vere kuriozaj kaj ech neimageblaj. Ili alte taksis la rokojn kaj deziris acheti por dekoracio.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688