Piedirado utila al la homa sano

de WA NA

   La vivo dependas de movo. Kio estas la plej bona movo? Scienca esplorado montras, ke la plej bona movo estas piedirado.

   Komence de la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento usona medicinisto pri kormalsanoj White diris, ke piedirado estas tre utila al la homa sano. Li konsilis, ke la plenkreskuloj prenu chiutagan piediradon kiel regulan fizikan ekzercadon. Li persone praktikis tion. En granda agho li vojaghis al Chinio kaj loghis en la 12-a etagho de hotelo, sed li neniam uzis lifton.

   Piedirado estas utila al chiuj homoj kaj precipe al mezaghuloj kaj maljunuloj, kiuj facile suferas de kormalsano, hipertensio kaj malsano de cerbaj sangvazoj. Piedirado malhelpas sklerozon de koronariaj arterioj. Se oni konstante piediras kaj ne chesas tion fari pli ol unu jaron, do la arterisklerozo iom post iom malaperos. Medicinistoj faris provadon lau jena maniero: Dividi maljunulojn en du grupojn. La membroj de la unua grupo chiusemajne piediris po 4.2 horojn kaj tiuj de la dua grupo tion ne faris. Poste oni trovis, ke mortokvanto de la unua grupo suferanta de koronaria kormalsano estas malpli granda je 60% ol tiu de la unua grupo.

   Piedirado estas utila al mallevo de hipertensio kaj kolesterolo kaj al sveltigo, tamen tro da sportado malutilas al la homa sano kaj ech kauzas morton.

   Piedirado estas utila ankau por preventi diabeton. Esplorado montras, ke se oni piediras chiusemajne tri fojojn po 3 kilometrojn, do la morbokvanto de diabeto mellevighas je 25% kompare kun tiu de la homoj, kiuj malofte piediras. Kaj plie ju pli konstante oni piediras, des pli multe mallevighas la morbokvanto de diabeto.

   Piedirado povas plibonigi la funkcion de nerva sistemo kaj precipe tiun de ekvilibrigo. Ghi estas utila ankau por plibonigi la pensadon kaj animstaton. Se oni piediras chirkau unu horon che malbonigho de la animstato, do post piedirado lia strechiteco moderighas. Fakuloj chiam konsilas al la depresiuloj fari fizikajn ekzercojn kaj precipe rapidan piediradon. La medicinistoj konsilas al la depresiuloj, kies sano estas kompare bona, fari intensan sporton por konsumi pli da energio. La praktiko montras, ke multe da depresiuloj malstrechighis de fizikaj ekzercoj.

   Por akiri pli da efiko antau chio oni devas havi decidemon kaj progresi pashon post pasho en la piedirado kaj fari la ekzercadon konvene. Chiufoje oni piediru chirkau 3 kilometrojn en pli ol duonhoro kaj chiusemajne faru tion pli ol 5 fojojn. Koncerne la pli-ol-50-jarajn homojn, ilia korbatado che piedirado ne devas superi 120 fojojn chiuminute kaj la marasmaj homoj devas doni pli da atento al sia korbatado.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688