Chinmedicina medikamento kontrau pulma fibrigho en duaperioda provado en kliniko

de WA NA

   Sankciite de la Shtata Kontrola Administracio de Manghajhoj kaj Medikamentoj de Chinio la chinmedicina medikamento kontrau pulma fibrigho -- kompunda kelonishela hepat-moliga tablojdo -- nun estas en la duaperioda provado en kliniko. Tio estas medikamento plej frue uzata de Chinio en kuraco de pulma fibrigho kauzita de SARS.

   La medikamento estas farita de la Hospitalo n-ro 302 de la China Popola Liberiga Ameo. Origine ghi estis kuracilo kontrau hepata fibrigho, sed en la batalo kontrau SARS, surbaze de la chinmedicina teorio pri kuraco de malsamaj malsanoj per sama rimedo kaj sama malsano per malsamaj rimedoj, la hospitalo kaj la Pekina Chinmedicina Universitato kune faris duafojan disvolvon de la kompunda kelonishela hepatmoliga tablojdo kaj uzis ilin en kuraco kaj prevento de fibrigho de pulma interspaco kaj akiris ghojindan rezulton. 66 kazoj pruvis, ke kiam pacientoj prenis la tablojdojn 4 semajnojn, ilia fibrigho iagrade mildighis kaj ech malaperis.

   Fakuloj de la hospitalo n-ro 302 konigis, ke dum patologia shangho de SARS eble okazas akuta lezo de pulmoj kaj ie la pulma histo estas atakata de fibrigho de pulma interspaco kaj fine okazas pulma fibrigho, kio markas, ke la pulmoj daure damaghighas kaj mallevighas la spira kapablo, kio multe malhelpas la spiradon kaj prokrastas resanighon kaj postlasas sekvajhon. La nomita medikamento estas efika por mallevi la mortokvanton, levi kurac-efikon, mallongigi la malsanon kaj ludi gravan rolon por kompleta resanigho de SARS-malsanuloj kaj prevento de sekvajho.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688