Scienc-popularigo atentata en Chinio

de ZUO YAN

   Auguste de 2002, brita fizikisto Stephen Hawking venis en Chinion kaj estis varme akceptita de la china publiko. Ekster la halo de la konferenca centro, kie la brita sciencisto devis fari prelegon, staris longa vico da homoj atendantaj bileton. Tiam liaj verkoj “Konciza historio de tempo”, “Kosmo en la fruktoshelo” kaj aliaj estis multe legataj en Pekino.

   “Chu lau la vidpunkto de scienca popularigo, chu lau la vidpunkto de esploro pri teoria fiziko, lia vizito estas bona afero, char li povas veki atenton de multe da gejunuloj pri fiziko kaj ech ilian intereson pri bazaj sciencoj,” diris Su Zhaobing, estro de la Teori-fizika Instituto sub la China Akademio de Sciencoj.

Scienca popularigo en la popola vivo

   "Ho, la piramido estis konstruita tiamaniere. Antaue mi opiniis, ke ghin konstruis homoj de aliaj planedoj," diris elementlernejano Song Yuanyuan post rigardo de filmo pri historio de la antikva Egiptio en la Scienc-teknika Halo de Chinio.

   Lau statistiko, en Chinio nun estas 400 scienc-teknikaj haloj. La Nova Ekspozicio de la China Scienc-Teknika Halo malfermighis en 2000 kaj de tiam ghin chiujare vizitas pli ol 2 milionoj da homoj, kies plejparto estas gejunuloj. Samtempe kun tio la China Scienca Asocio okazigas en chiu dua jaro post 1982 konkurson pri scienc-teknikaj inventajhoj de gejunuloj. Krom tio somera kampado, vintra kampado, ekspedicio, Olimpikaj konkursoj kaj aliaj aktivadoj ludis grandan rolon por levi la sciencan kvaliton de la chinaj gejunuloj.

   En 2001 Chinio difinis, ke la tria semajno de majo chiujare estu scienc-teknika semajno. Kaj en tiu semajno en la tuta lando okazas diversaj scienc-popularigaj aktivadoj. Ankau en internaciaj tagoj, kiaj media tago, higiena tago kaj homa tago, oni faras eksponadon kaj kurson.

   Chinio havas pli ol 400 scienc-popularigajn periodajhojn, kiaj “Scienc-fikcia Mondo”, “Komputilaj Fanatikuloj” kaj “Aer-navigaciaj Scioj”, chiu el ili havas almenau centojn da miloj da legantoj. Chiujare eldonighas pli ol 6 mil scienc-popularigaj libroj. En la lastaj jaroj aperis multaj scienc-popularigaj retstacioj, organizitaj de la Scienca Asocio de Chinio, China Akademio de Sciencoj k.a.

   Ekde la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento en urbaj loghkvartaloj de Chinio estas farata aktivado “Vivu sciencan vivon kaj konstruu civilizitan loghkvartalon”. Oni fondis multe da scienc-popularigaj galerioj. En la china kamparo oni faris la aktivadojn “Sciencajn sciojn al la china kamparo” kaj “Kamiono populariganta sciencajn sciojn” jam multajn jarojn. Diversaj asocioj, stacioj, lernejoj, destinitaj por popularigi agrikulturajn sciojn, trovighas tra la tuta Chinio. Naskighis ankau iuj scienc-popularigaj modeloj. Statistiko montras, ke en la pasintaj 20 jaroj proksimume 500 milionoj da homfojoj estis trejnitaj per agrikulturaj teknikaj scioj, kio ludas gravan rolon por la modernigo de la china agrikulturo.

Estas levinda la scienca kvalito de la china publiko

   Internacie oni opinias, ke la scienca kvalito koncernas fundamentan komprenon pri tri partoj, t.e. sciencaj scioj (terminaro kaj koncepto), proceso de la scienca esplorado kaj socia influo de la sciencoj kaj tekniko. Tio ludas gravan rolon por la soci-ekonomia disvolvigho.

   Fakuloj opinias, ke hodiau al multe da chinaj civitanoj mankas fundamentaj sciencaj spirito, ideo kaj pensmaniero, mankas al ili ankau la kapablo solvi problemojn per sciencaj metodoj kaj distingi nesciencajn kaj pseudosciencajn teoriojn disde la sciencaj. Enketo en majo de 2002 montris, ke la scienca kvalito de nur 6.6% de la pekinaj loghantoj atingis la norman nivelon, iom malpli altan ol tiu de usonanoj en 1990.

   S-ro Cui, oficisto de la Scienca Asocio de Chinio, diris, ke la scienca kvalito de la china publiko ne povas levighi samtakte kun la ekonomia disvolvigho. En ekonomie evoluintaj lokoj iuj elspezis multe por kulti dion kaj budhon kaj konstrui tombon kaj templon kaj aliaj kvankam posedas sciencajn sciojn kaj fakan nivelon, tamen mankas al ili scienca mondkoncepto. Li diris, ke por solvi chiujn tiujn problemojn oni devas energie fari scienc-popularigan propagandon, por ke la publiko havu sciencan koncepton.

Registara gvido kaj legha administrado

   En 2002 la 28-a sesio de la Konstanta Komitato de la 9-a Tutlanda Popola Kongreso aprobis “Leghon de la China Popola Respubliko pri Scienca Popularigo”, kiu havas kompetentan klarigon kaj difinon pri la enhavo, objekto, metodoj, financaj rimedoj kaj organiza formo de la scienca popularigo. Ghi havas gravan signifon por intensigi la scienc-popularigan laboron, levi la scienc-kulturan kvaliton de la china popolo kaj disvolvi la strategion pri landoprosperigo per sciencoj kaj edukado.

   Samtempe kun tio nun estas praktikata la scienc-populariga plano “Scienca kvalito de la tuta china popolo” lanchita de la China Scienca Asocio. Ghia celo estas, ke en 2049, che la centjarigho de la China Popola Respubliko, chiuj pli-ol-18-jaraj chinaj civitanoj atingu la sciencan kvaliton posedindan por abiturientoj. Tio ja estas peniga tasko por Chinio, kiu nun havas ankorau multajn analfabetojn.

   La nomita plano havas 8 branchojn, kiuj rilatas malsamajn kategoriojn de la homoj, kiaj shtatoficistoj, gejunuloj, entreprenaj oficistoj kaj urbaj loghantoj. Ghia realigho profunde influos la socian ekonomion de Chinio en la estonteco.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688