Racia dieto estas tre grava
por la homa sano.
Kia dieto estas racia por
la homa sano? Jen legu, kion fakuloj diras pri tio.
Trinki lakton chiutage
Pro manko de kalcio en longa
tempo oni povas suferi de osta malkompakteco. Kalcio estas malfacile
restigebla en la homa korpo, tial oni devas preni ghin chiutage.
Estas bone trinki lakton chiutage.
Nutradistoj alte taksas
analizon pri la diversaj elementoj entenataj en la manghajhoj.
Ili trovis, ke lakto estas kalcioricha, tial ili proponas, ke
oni trinku lakton dum la tuta vivo kaj neniam chesigu tion.
Nutradisto diris, ke lakto
estas utila por preventi apopleksion, hipertension kaj kormalsanon
kaj malhelpi la homan korpon ensorbi plumbon, kadmion kaj aliajn
elementojn. La sengrasigita lakto kaj jahurto estas utilaj por
levi la homan imunecon kaj labor-efikon de la homa cerbo kaj
krome ghi estas utila anaku al hautobeligo kaj dormo.
Malpliigi sukerorichajn manghajhojn
Korpulenteco malutilas
al la homa sano. Multe da kuracistoj proponas, ke la korpulentuloj
maldikighu, sed la shlosilo por malkorpulentigho estas malpliigi
la sukerorichajn manghajhojn, kiaj pano, chokolado, rizo kaj
kuko. Krom rizo kaj tritiko chiutage oni devas preni ankau aliajn
specojn de cerealoj.
Konvenan kvanton da proteino
Proteino entenata en la
manghajhoj ne devas esti tro multa nek tro malmulta, alie oni
suferas de dispepsio. Longe restinte en la homa korpo, la proteino
shanghighos en venenan substancon. Pro tro malmulte da proteino
oni suferas de hipotrofio kaj ech parkinsona malsano. Se oni
malsanighas tro serioze, lin minacos la morto.
Viando, fishoj, birdajhoj
kaj diversaj faboj estas proteinorichaj.
Nutradistoj proponas, ke
oni manghu pli da fishoj, char ili estas utilaj al prevento
de koronaria kormalsano, dum la virinoj devas preni pli da fabajhoj,
kiuj povas liveri pli da femalaj hormonoj kaj malpliigi suferon
kauzitan de klimaktera sindromo.
Moderigi manghadon
Iu sciencisto estis severa
al si mem. Li faris al si 13 regulojn por la chiutaga vivo kaj
la unua estis moderigi manghadon.
Por havigi al si malalkaloriajn
manghajhojn oni devas elekti manghajhojn taugajn por li mem,
kaj krom tio oni ne devas tro sate manghi. Iu sciencisto iam
faris eksperimenton. Li lasis 100 simiojn manghi chiam lauvole,
sed donis konvenan kvanton da manghajhoj al aliaj 100 simioj.
Post 10 jaroj duono de la unuaj 100 simioj mortis, dum el la
lastaj 100 simioj mortis nur 3.
Moderigo de manghado estas
utila por preventi diabeton, koronarian kormalsanon kaj hipertension.
Legomoj kaj fruktoj estas utilaj por
vivlongigo
Nutradistoj proponas, ke
oni prenu pli da legomoj kaj fruktoj chiutage, kiuj donas abundon
da vitaminoj. Oni devas substreki ankau, ke tiuj legomoj kaj
fruktoj devas esti ne sterkitaj per kemia sterko. Pro tio oni
devas preni nepoluitajn legomojn kaj fruktojn.
Teo utilas al la homa sano
Teo estas utila por malpliigi
tumorojn kaj preventi arteriosklerozon. Verda teo estas utila
por prokrasti maljunighon.
El la trinkajhoj de la tuta
mondo teo estas plej antikva. La chin-medicinaj kuracistoj ofte
uzas ghin por kuracado. Iuj chinoj faras kapkusenon el teo por
kuraci cerban arteriosklerozon kaj aliajn malsanojn.
Preskau chiuj shatas teon,
kiu estas utila ne nur al refreshigo, sed ankau al sanigo kaj
spirita vigligo. Unuvorte, teo estas ideala trinkajho por la
homa sano.