Rido estas esprimo de homo
en bona humoro. Rido estas tre utila por la homa sano, tio estas
nedubebla. Sed chio havas du flankojn, do ankau rido ne estas
escepto.
Utiloj de rido
Chinoj shatas diri: “Ofta
rido junigas je 10 jaroj, dum chagreno frue grizigas la harojn.”
Gaja humoro sanigas homojn kaj longigas la vivon.
Antau pli ol 2000 jaroj
chinoj jam montris, ke gaja spirito faciligas sangocirkuladon
kaj fortigas vitalan energion, kio tre utilas al la sano.
Fiziologia esplorado pruvis,
ke rido donas jenajn utilojn:
1. Ghi estas aparta sporta maniero, ke ghi
estas saniga gimnastiko por la homa korpo.
2. Ghi povas reguligi la nervojn, stimuli
la movadon de la muskoloj, akceli sangocirkuladon kaj vigligi
metabolon.
3. Ghi rapidigas intershanghon de gaso en
la homa korpo, elimini karbonan dioksidon kaj enpreni pli da
oksigeno.
4. Ghi altigas ekscitighon de simpataj nervoj,
tial ridanta homo havas rughan vizaghon kaj sanan aspekton.
5. Ghi fortigas ekscitighon de pneumogastraj
nervoj, kio stimulas sekreciadon de digesta glando kaj movadon
de digesta kanalo, eksciti apetiton kaj helpi digestadon kaj
sorbadon.
6. Ghi malstrechas la spiriton, nervojn kaj
muskolojn, refreshigas la menson kaj forigas lacon.
7. Ghi forpelas chagrenon, forigas aflikton,
venkas solecon kaj splenon, reordigas la psikan aktivadon kaj
vigligas la spiriton.
Kuraci malsanon per rido
Virino en antikveco suferis
de anoreksio kaj deprimo. Multaj doktoroj ne sukcesis resanigi
shin. Fine eminenta doktoro venis kuraci shin. Post ekzameno
li venigis du arlekenojn, ke ili kantu kaj dancu por la malsanulino.
Shi ekridis. En la sekvanta tago li petis du knabojn distri
shin kaj shi farighis gaja. En la tria tago li venigis du bonapetitajn
virinojn por manghi kune kun shi. Dank’ al tio shi rapide
resanighis kaj post nelonge naskis sanan bebon.
De antikveco rido estas
bona kuracilo por iuj malsanoj kaj la supre menciita kazo ne
estis sola en la historio de Chinio.
Tabuo en rido
Rido sanigas kaj kuracas,
sed troa rido malutilas al sano. Ofte okazas, ke homoj abrupte
mortis post troa ridado. Kaj en la antikva Chinio oni nomas
tiun fenomenon “troa ghojo damaghas la sanon”.
En la reala vivo ofte okazas
tia afero, ke homo ridegis kaj subite svenis en troa ghojego
pro efektivigho de deziro de multaj jaroj au neatendita akiro
de richajho. Troa ghojego estas malutila al maljunuloj, char
kadukighas la funkcioj de ilia korpo kaj facile okazas kardiovaskulaj
malsanoj.
En ridego ekstreme ekscitighas
la simpataj nervoj, la surrena glando multe sekrecias kauzante
kongeston tra la tuta korpo. Nefortaj homoj devas sin gardi
kontrau ridego. Sube estas atentigoj por suferantoj de kelkaj
malsanoj:
1. Suferanto de hipertensio kaj arteriosklerozo
ne devas ridegi, char tio kauzas vaskulan konstrikton kaj levighon
de sangopremo, rapidigas korbaton kaj estigas cerban hemoragion
kaj miokardian infarkton.
2. Suferanto de cerba embolozo kaj cerba hemoragio
en atako kaj konvaleskado ne devas ridegi, char tio kauzas recidivon
au pliseriozighon de la malsano, kaj ech morton.
3. Suferanto de miokardia infarkto ne devas
ridegi, char tio seriozigas miokardian iskemion kaj kauzas korpaneon.
4. Operaciito che torako, abdomeno, koro kaj
vaskulo ne devas ridegi, char tio fortigas doloron, malfruigas
rekunighon de la trancho kaj ech kauzas krevighon de la trancho.
5. Suferanto de hernio ne devas ridegi, char
tio grandigas premon en la abdomeno kaj hernion.
6. Suferanto de malstrechigho de sfinktero
de urina kanalo au anuso ne devas ofte ridegi, char tio grandigas
premon en la abdomeno kaj kauzas nereteneblecon de urinado kaj
fekado.
7. Suferanto de ofta luksacio de malsupra
makzelo ne devas ridegi, char tio kauzas deartikighon de makzelo.
8. Oni ne devas ridegi dum manghado, char
tiele oni facile inhalas pecetojn de manghajhoj, kio kauzas
fortan tusadon, sufokighon kaj ech morton.
9. Post mangho oni ne devas ridegi por ne
kauzi apendiciton, gastrodilatighon kaj intestan tordighon.
10. Gravedulino ne devas ridegi, char tio
kauzas fortan konvulsion de la abdomeno kaj levighon de premo
en la utero, kiuj facile kauzas aborton au antautempan akushon.