Nutradistoj diris, ke racia
preno de manghajhoj estas utila al la homa imuneco kaj iagrade
efika al la batalo kontrau SARS.
Nutradistoj de la China
Centro por Preventi kaj Regi Malsanojn diris, ke la suficho
kaj harmonio de la nutroj en la homa korpo havas striktan rilaton
al la imuna sistemo kaj ankau koncernas kapablon batali kontrau
iuj kontaghaj malsanoj, ekz. vitamino A estas multe utila por
mallevi la morbokvanton de la komplikigho de pulmito che morbiluloj.
Kvankam portempe oni ne estas klaraj pri la kauzo de SARS, tamen
lau la nutradaj esplor-fruktoj oni opinias, ke dank' al racia
preno de manghajhoj oni havigas al si sufiche da nutroj, kio
estas utila al levo de la homa imuneco kaj prevento de SARS.
Nutradistoj proponas, ke
chi-flanke oni devas atenti jenajn problemojn:
Unue, havigi al si sufiche
da bonkvalita proteino, char proteino estas materia bazo de
la homa imuneco. Se chiutage oni prenas ch. 200 gramojn da ovoj
kaj malgrasa viando, tio tre utilas al sano.
Due, havigi al si konvenan
kvanton da vitamino A. Tio estas utila al mukmembrano de la
spira kanalo kaj prevento de virusoj kaj tial utila al prevento
de malsanoj de la spira kanalo kaj SARS. Esplorado montras,
ke la infanoj, al kiuj mankas vitamino A, facile infektighas
je la spira kanalo. Kaj tiaokaze ili devas preni 30-50 gramojn
da hepato unufoje chiusemajne au chiutage tason da lakto kaj
unu ovon.
Trie, havigi al si kontrauoksidajn
vitaminojn, manghajhojn richajn je mineralaj elementoj kaj aliajn
nutrajhojn, ekz. diversaj legomoj kaj fruktoj, char konvena
kvanto da kontrauoksidaj nutroj estas efika al reguligo de la
homa imuneco.