Por
eviti infektighon al la bredataj pandoj, la Esplora Centro de
Pando-protektado de Chinio en Wolong de sudokcidenta Sichuan-provinco
planis grupo post grupo transloghigi la bredatajn pandojn. La
unua grupo el 16 pandoj estos transloghigita en septembro. Ili
vivos en nova bazo en Bifeng-valo en la sudo de Sichuan.
Nun en la regiono chirkau
la centro vivas 150 sovaghaj pandoj, chirkau dekono de la totala
nombro de la sovaghaj pandoj en Chinio. De 1991 ghis 2002 Chinio
sukcesis generigi 58 pandidojn kaj 45 el ili nun vivas. Nun
la centro bredas 60 pandojn. Sed la grego estas granda, dum
la tereno ne estas sufiche granda, kio estas malutila al la
vivo, generado kaj sanprotektado de la pandoj. Post longa rezonado
oni decidis malgrandigi la gregon.
Nun la nova bazo por pandoj
estas en konstruado, kaj transportado de la pandoj estas en
planado.