En
la 80-aj jaroj, kiam mi laboris en Pekino kiel speciala raportisto,
automobilo estis nemankigebla ne nur por mia laboro, sed ankau
por la chiutaga vivo.
En Chinio mi estis eksterlanda
raportisto, tial pro ofico mi devis kuri jen tien, jen chi tien.
Por raporti pri audienco de chinaj gvidantoj mi devis veturi
al la Popola Halo okcidente de Tian’anmen-placo; por intervjui
famulojn mi ofte kuris al la Pekina Universitato en la nordokcidenta
antauurbo de Pekino; por sendi fotojn mi devis direkti min al
la Administracio de Longdistanca Telefonado sur Chang’an-strato;
por raporti diplomatian aferon de Chinio, antau alflugo de gravaj
alilandaj gastoj al Pekino, mi devis ghustatempe atingi la Internacian
Aerodromon en la nordorienta antauurbo de Pekino. Pekino estas
grandega urbo. Chiufoje mi devis kuri dekojn da kilometroj.
Sen automobilo mi ne povus plenumi la oficon.
Ankau por mia chiutaga
vivo automobilo estis nemankigebla. Ekz. informighinte, ke freshaj
spinaco kaj oranghoj aperis en bazaro, mi senprokraste direktis
min al la bazaro. Kiam oni diris al mia edzino, ke ie acheteblas
chipaj surtutoj, shi tuj sin direktis tien. En la jaroj, kiam
ne sufichis materia livero en Chinio, nur malmulte da homoj
havis personan automobilon kaj ni, eksterlandanoj, sentis grandan
oportunecon pro nia propra automobilo.
Tiam Pekino havis ankau
taksiojn, tamen ili estis tre malmultaj kaj malfacile renkonteblaj.
La taksioj trovighis nur che hoteloj. Kvankam oni povis lui
taksion telefone, tamen oni devis atendi longe.
Tiam sur Chang’an-strato kaj la Dua Rondshoseo kuris malmulte
da autoj, tial kvankam mia stirado estis malbona, mi povis sekure
veturi. Kompreneble parki auton ne estis tiel malfacile kiel
hodiau. Mi povis meti ghin vojrande. Tiam automobiloj de eksterlandanoj
portis ekskluzive nigran markon kaj komence de la 80-aj jaroj
la eksterlandanoj plejparte estis senditoj de registaroj, tial
policanoj malofte ghenis ilin.
Somere mi kaj mia amiko
veturis al Beidaihe, chemara somerumejo. Pro longa vojagho ni
preparis du radojn kaj tamburon da benzino, char tiam benzinaj
stacioj estis malmultaj. Kvankam ni revenis sekure, tamen renkontis
multe da malfaciloj, char tiam mankis ekspresa vojo. Ni bezonis
tutan tagon sole por veturo al la somerumejo. Chiufoje, che
nia halto amaso da homoj nin chirkauis, kio iafoje ech vekis
sensacion. Venis policanoj, kiuj ekzamenis nian pasporton.
Char la vojagho estis malfacila,
mi verkis artikolon kaj publikigis ghin en japana jhurnalo.
Ghin tradukis kaj publikigis ankau la china jhurnalo “Referencaj
Informoj”. En la jaroj, kiam multaj chinoj ne vojaghis
per siaj propraj automobiloj, ech china redaktoro interesighis
pri mia vojagho.
La supre menciitaj fenomenoj
estis antau la mezo de la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, sed
nun sur la largha Chang’an-strato ofte vidighas trafika
shtopado kaj en nur dekkelkaj jaroj la stato multe shanghighis.
En la 90-aj jaroj, kiam
mi duafoje venis en Pekinon pro ofico, mia mallerta stirado
farighis maltrankviliga. Tial mi dungis shoforon, kiam mi devis
uzi automobilon en la tago, kaj se mi volis veturi vespere,
mi prenis taksion.
Por akomodighi al ritmo de la moderna vivo multaj pekin-anoj
interesighis pri acheto de automobilo. En la okuloj de la chinoj
achetpovon havas tiuj socitavoloj, kies jara pokapa enspezo
superas 5 mil usonajn dolarojn en Pekino, Shanhajo kaj grandaj
chemaraj urboj. China jhurnalo konigis, ke en 1994 nur malpli
ol dekono de automobiloj estis achetita de privatuloj, sed nun
60%.
Fine de 2001 Chinio membrighis
al la Monda Komerca Organizo kaj tiam multaj supozis, ke la
automobilaj entreprenoj, kies konkurencpovo estas kompare malforta
internacie, suferos depresion, sed en 2002, unu jaron post la
membrigho de Chinio al MKO, la profitoj de la automobilaj entreprenoj
kun tri autokompanioj (grupoj) de Changchun, Shanhajo kaj Dongfeng
kiel la kerno kreskis je 60% kompare kun 2001. En 2002 la auta
produktokvanto de Chinio atingis 3.48 milionojn, je 40% pli
multe ol tiu en 2001. Oni antauvidis, ke en 2003 ghi atingos
3.6 milionojn.
En la Printempa Festo de
2003 oni multe parolis pri automobilo, char ekde la fino de
la pasinta jaro autaj komercistoj faris prez-konkurencon. Ekz.
Honda-autokompanio de Kantono plibonigis la kvaliton de sia
novtipa automobilo Accord kaj mallevis ghian prezon je 13%.
Tio multe ekscitis la prez-sistemon de chinaj automobiloj. Sekve
de tio la automobiloj Hongqi, Citroen kaj aliaj mallevis sian
prezon unu post alia. Gazetaro de Chinio antauvidis, ke entreprenoj
de automobiloj aktive partoprenos en la prezo-konkurenco por
okupi pli grandan parton de la china merkato. Fakuloj supozis,
ke en 2003 la prezoj de automobiloj fabrikitaj de Chinio mallevighos
je 8-10%, dum tiu de la importitaj je 5%.
Chinio nun marshas al la
socio de automobiloj. Se chinaj entreprenoj ne rapide plibonigos
sian medion, tio kauzos grandan malutilon al ili en la estonteco.
Chinio konstruis multe
da ekspresaj vojoj, kies skalo nun okupas la trian lokon de
la mondo, tamen estas ankorau multe da mankoj, ekz. benzinaj
stacioj ne sufichas, oni devas tro longe atendi pro trafika
akcidento, ofte okazas trafika shtopado kaj che la autovojoj
mankas autonoktejoj. En urboj la parkoj che magazenoj kaj hoteloj
estas malvastaj, ne estas popularigita la auto-asekuro kaj krome
estas multe da problemoj pri transportado. Chio chi tio estas
urghe solvenda.