Mi ghojus se vi
publikigus dokumentojn pri via iama ministro de edukado Cai
Yuanpei, kiu tre alte prikonsideris Esperanton.
H. MASSON (Francio)
Cai
Yuanpei estis demokratia revoluciisto kaj edukisto en la moderna
china historio. Lia kontribuo al la moderna edukado de Chinio
kaj china revolucio montrighas chefe en jenaj tri flankoj:
Unue, dank' al lia penado
en Chinio formighis kompare kompleta ideologia sistemo de burgha
edukado kaj burgha eduka sistemo; due, lia propono pri ideologia
libereco faris la Pekinan Universitaton lulilo de la novkultura
movado kaj kreis kondichojn por novdemokratia revolucio; kaj
trie, li protektis aron da intelektuloj ideologie progresemaj
kaj talentaj. Li donis grandan atenton al edukado de laborado,
civitanoj kaj virinoj.
Komence de la 20-a jarcento,
kiam Esperanto enkondukighis en Chinion, Cai kune kun Lusin
aktive subtenis Esperanton kaj post tio enkondukis Esperanton
en la edukan rondon.
Cai dedichis sian tutan
vivon al eduka reformado de Chinio. Li iniciatis kaj disvolvis
modernan edukadon teorie kaj praktike. Lia teoria kontribuo
kaj grava reformado de la eduka sistemo pozitive influis la
edukan progreson de Chinio en la unua duono de la 20-a jarcento
kaj oni nomas lin pioniro de la moderna edukado de Chinio.
Biografio
Cai Yuanpei naskighis la
11-an de januaro, 1868, en Shaoxing, Zhejiang-provinco, kaj
mortis la 5-an de marto, 1940. En 1891 li veturis al Pekino
por partopreni la oficistigan ekzamenon kaj sukcesis. Jam en
sia juna agho li konsciis, ke por savi la nacion oni antau chio
devas vigligi la edukadon. Vintre de 1898 li funkciis kiel inspektoro
de la china-okcidenta lernejo de Shaoxing kaj poste fondis patriotan
lernejon kaj virinan lernejon. Li pledis por egaleco de la viroj
kaj virinoj. En 1912 li funkciis kiel ministro de edukado en
la provizora registaro de la Respubliko de Chinio kaj fondis
rudimentan burghan edukan sistemon. Januare de 1917 li funkciis
kiel rektoro de la Pekina Universitato kaj faris ghin nova supera
lernejo de la tiama Chinio kaj lulilo de la novkultura movado.
En siaj lastaj jaroj li funkciis kiel prezidanto de la Centra
Esplora Instituto kaj sin okupis pri diversaj edukaj aktivadoj.
Fondo de moderna eduka sistemo
De post 1912, kiam
li funkciis kiel ministro de edukado, li komencis reformi la
malnovan edukan sistemon de la lastaj jaroj de Qing-dinastio
(1644-1911) lau la fundamentaj principoj de la moderna okcidenta
eduka sistemo kaj publikigis novan sistemon, kiu plene montris
la politikan postulon kaj edukan principon de la burgharo pri
libereco, demokratio kaj egaleco kaj neis la despotisman edukadon
de Qing-kortego pri lojaleco al la suvereno kaj adoro al Konfuceo.
La praktiko de la nova eduka sistemo forte akcelis la edukan
reformadon de Chinio kaj iom post iom aperis moderna eduka sistemo.
La Pekina Universitato -- lulilo de
la nova ideologio
Januare
de 1917 Cai Yuanpei farighis rektoro de la Pekina Universitato
kaj ekpraktikis la principon pri ideologia libereco. Li invitis
Chen Duxiu, Hu Shi, Lusin kaj aliajn reprezentantojn de la novkultura
movado kaj ankau Gu Hongming kaj aliajn konservativajn personojn
instrui en la universitato. Tiutempe en la universitato kolektighis
eminentaj personoj de diversaj skoloj. Akademiaj vidpunktoj
de diversaj skoloj estis libere diskutitaj tie. Chen Duxiu kaj
Li Dazhao prelegis pri marksismo kaj propagandis la Oktobran
Revolucion de Rusio, dank' al tio marksismo rapide disvastighis
en Chinio. La Pekina Universitato post reformado farighis akademia
centro de Chinio.
La Pekina Universitato
estis lulilo de la Maj-kvara Movado kaj ghia komandejo, kio
havas striktan rilaton kun la universitata principo kaj alta
takso pri la avangarda ideologio de Cai Yuanpei. Februare de
1919 li faris paroladon sub la titolo "Sanktaj estas laboruloj".
Li diris: "Kiuj faras aferojn utilajn al la aliaj, per
sia laboro chu fizika, chu intelekta, tiuj estas laboruloj…
Ni chiuj estas laboruloj. Ni devas koni la valoron de la laboruloj.
Sanktaj ja estas la laboruloj!" Tio konformas al marksisma
vidpunkto.
Subtenate de Cai
Yuanpei, Li Dazhao kaj Chen Duxiu organizis progresemajn studentojn,
alte tenante la standardon de sciencoj kaj demokratio, faris
batalon kontrau feudismaj ideologio kaj kulturo kaj pavimis
vojon por la grandioza Maj-kvara Movado. Kiel la plej frua propagandejo
de marksismo en Chinio kaj lulilo de la novkultura movado, la
universitato faris historian kontribuon al eksplodo de la Maj-kvara
Movado kaj naskigho de la Komunista Partio de Chinio. Tiam la
revuo "Nova Junularo" redaktata de Chen Duxiu estis
shatata de multaj kaj vendighis tra la tuta lando. Li Dazhao
publikigis multe da artikoloj en tiu revuo, kio estis ideologia
preparado por la Maj-kvara Movado.
Granda atento al virina edukado
Surbaze de la burgha
koncepto pri egaleco de la viroj kaj virinoj, Cai pledis por
virina edukado kaj funkciigis lernejon, kie lernis kaj knaboj
kaj knabinoj. En 1912, kiam Cai Yuanpei ekfunkciis kiel ministro
de edukado, li decidis, ke knaboj kaj knabinoj kune lernu en
la sama lernejo kaj post 7 jaroj li proponis, ke la Pekina Universitato
akceptu studentojn kaj studentinojn, kio donis grandan influon
politike kaj ideologie. Lia decido ludis grandan rolon kaj influis
aliajn altajn lernejojn de Pekino. De tiam chiuj lernejoj akcpetas
knabinojn.
Sindedicho al revolucio
Cai vivis en tumultaj
jaroj kaj dedichis sian tutan vivon al la revolucia afero. Ja
mirinde estas, ke li estis shatata de chiuj politikaj organizoj,
tamen tio ne signifas, ke li ne havis sian starpunkton en la
batalo inter diversaj politikaj partioj, kaj li neniam facile
kompromisis en gravaj problemoj.
Komence de 1924 li
estis elektita kiel membro de la unua Inspekta Komisiono de
Kuomintango. D-ro Sun Yatsen diris: "La tasko de s-ro Cai
en la nordo estas grava. Tie la politika medio multe diferencas
de la suda kaj liaj kontribuoj al la revolucio estas ne facile
kompreneblaj." Sun deziris, ke post inspektado en Europo
Cai daure laboru en Pekino. Siatempe Sun laboris chefe en la
sudo, dum la nordo estis regata de militaristoj. Sun deziris
veki la popolamason pere de influo de Cai Yuanpei. Post eksplodo
de la Maj-kvara Movado en 1919 la pekina registaro estis forte
malkontenta kontrau Cai, kiu subtrenis la studentan strikon,
kaj volis eksigi lin. Informighinte pri tio, Cai memvole abdikis
la oficon kaj forlasis Pekinon.
Li faris elstaran
kontribuon ankau al la movado de chinaj junuloj lernantaj en
Francio. Zhou Enlai, Deng Xiaoping, Chen Yi kaj aliaj gvidantoj
de KPCh suriris la vojon de profesiaj revoluciistoj ghuste tiam,
kiam ili lernis en Francio.
La 5-an de marto,
1940, Cai Yuanpei mortis en Hongkong. Zhou Enlai, vicprezidanto
de la Centra Komitato de KPCh sendis kondolencan telegramon,
en kiu li diris, ke Cai laboris por la revolucio pli ol 40 jarojn,
faris eminentajn kontribuojn al disvolvo de la eduka kaj kultura
aferoj de Chinio kaj elkulturis sennombrajn revoluciajn gejunulojn.
Cai Yuanpei kaj Esperanto
Cai lernis Esperanton en 1907-1911, kiam li lernis en Germanio,
kaj bone sciis, kio estas avantaghoj de Esperanto kaj kial Zamenhof
kreis Esperanton. Li subtenis la chinlingvan periodajhon Nova
Jarcento eldonatan en Parizo por propagandi Esperanton.
Nova Jarcento estis unu el la gazetoj, kiuj frue konigis
Esperanton al Chinio.
Kiam li oficis kiel
ministro de edukado, li ordonis instrui Esperanton kiel nedevigan
lernobjekton en normala lernejo por baki Esperanto-instruistojn.
Li instrukciis, ke en la ministerio de edukado funkciu kurso
de Esperanto. En tiu jaro li prelegis pri Esperanto en Shanhajo
por pritrakti la necesecon de la internacia lingvo kaj utilon
de Esperanto por Chinio. Li diris: "La china lingvo multe
diferencas de la okcidentaj kaj ni ne povas ne komunikighi kun
la ekstera mondo, nek peti helpon de la mondo. En tio ni bezonas
helpan lingvon kaj Esperanto estas ideala." Li proponis
al la Shanhaja Esperanto-Asocio konstruon de biblioteko de Esperantaj
legajhoj, por ke oni sciu la grandnombrecon de Esperantajhoj.
Li proponis ankau, ke oni fondu privatan universitaton por instrui
en Esperanto. El tio ni scias, kiel profunde konis Cai Esperanton
kaj kiel energie propagandis li la lingvon.
Cai forlasis neniun
shancon por propagandi Esperanton. Komence de 1917, nelonge
post sia rektorigho en la Pekina Universitato, li decidis funkciigi
Esp-kurson kiel nedevigan en la universitato. Tiam pli ol 200
studentoj vizitis la kurson. En 1921 la universitato faris Esperanton
oficiala lernobjekto. En la sama jaro la 7-a eduka konferenco,
okazinta en Kantono, aprobis la proponon de Cai, ke chiuj lernejoj
kaj edukaj administracioj akcelu kaj efektivigu la instrukcion
de la Eduka Ministerio pri Esperanto kaj funkciigu Esperanto-kurson
en elementaj lernejoj. Katenite de la tiamaj kondichoj, tio
ne estis realigita, tamen ludis pozitivan rolon por propagandi
Esperanton en Chinio.
En 1921 nome la chinan
registaron Cai cheestis la Pacifikan Konferencon pri Edukado
en Honoluluo, kie li proponis, ke chiuj pli-ol-10-jaraj geknaboj
lernu Esperanton en chiuj landoj, partoprenantaj la konferencon,
kaj oni esperantigu librojn de chiuj landoj. Lia propono estis
aprobita de la konferenco.
Cai iniciatis E-instituton
kaj mem funkciis kiel ghia prezidanto.
Sub la auspicioj
de Cai Yuanpei la Esperanto-movado en la Pekina Universitato
estis tre vigla. La 15-an de decembro de 1922 Cai prezidis konferencon
de Esperanto, kiun cheestis 2 mil homoj.
En 1923 Cai fondis
la Pekinan Esperantan Kolegion kaj li mem funkciis kiel ghia
direktoro. La kolegio funkciis 2 jarojn kaj ludis pozitivan
rolon por akceli la chinan E-movadon.
En 1924 Cai cheestis
la 16-an UK en Vieno. Reveninte la patrion, li estis pli entuziasma
por la Esperanta afero. Sub liaj auspicioj naskighis redakt-traduka
komisiono de Esperanto, kiu eldonis multe da E-legajhoj.