Shanghigho sur la eksterajho de homo reflektas lian sanstaton.
Se vi rimarkis, ke
via denaska makulo pligrandighas, malhelighas, jukas au sangas,
vi do devas senprokraste viziti kuraciston, char tio povas esti
kauzita de hauta kancero.
Hauta rughigho, jukado
kaj senharigho estas delikata alergio, kaj vi devas turni vin
al kuracisto por koni la kauzon. En la chiutaga vivo vi devas
bone gardi vin mem kaj ne tushi la facile alergiigajn objektojn.
Alergio estas danghera akuta malsano. Serioza alergio povas
kauzi morton.
La hauta makulo,
ghenerale dirite, estas kauzita de troa priradiado de la suno.
Vi ne devas tro longe esti priradiata de sunlumoj. Antau eldomigho
shmiru vin per kontrausuna kremo por ke la fortaj ultraviolaj
radioj ne damaghu vian hauton.
Ofta akno kauzighas
ofte de zinkomanko. La zinkohava likva medikamento povas mildigi
inflamon kaj utilas al reunuigho de fendita hauto.
Unga kavigho ghenerale
estas kauzita de anemio pro manko de fero au tiroida malsano.
Unga bluigho ghenerale
kauzighas de malglata sangocirkulado kaj oni devas fari fizikan
ekzercadon.
Unga shveligho ofte
kauzighas de hormona perturbigho au tro malmulta manghado kaj
tiaokaze oni devas kulturi bonan vivkutimon kaj doni atenton
al nutrado.
Unga rompighemo ofte
kauzighas de malbona flegado, ekz. longe trempi la manon en
akvo kaj longatempa uzado de unga verniso. Ghi povas kauzighi
ankau pro manko de vitaminoj, tial vi devas preni plurspecajn
vitaminojn. Por beligi viajn ungojn vi devas uzi kalcirichan
vernison anstatau la acetonohava.
Se via gingivo sangas,
vi devas esti kuracata, char tiu malsano povas kauzi dentofalon.
Grizigho de la langa
tegajho reflektas la gastroenteran malsanon.
Se
aperas sur viaj lipoj herpeto, vi do devas shmiri ungventon
sur ili. La herpeto spegulas, ke la imuna sistemo de via korpo
malbonighis. La herpeto povas kauzighi ankau de abrupta levigho
au mallevigho de la temperaturo au longatempa spirita strecho
kaj tiaokaze vi devas viziti kuraciston por certighi pri la
kauzo de la malsano.
Afto sur bushangulo
montras mankon de vitamino B kaj precipe B2. Se vi
prenas vitaminon B en du semajnoj kontinue, do tio efikas al
kuraco de la afto.
Afto en la busho,
sur gingivo au lango montras troan lacon, spiritan strechitecon
kaj delikatan infektighon, tiaokaze vi povas gargari vin per
julepo.
Orbita malheligho
montras perturbon de la sanga cirkulado au mankon de fero, tiaokaze
vi devas preni pli da ferorichaj manghajhoj kaj konstante fari
fizikan ekzercadon.
Flavigho de la okulblanko
montras malsanon de la hepato au galveziko kaj ghenerale la
akutan. Se la okulblankon akompanas ventra doloro, vi do devas
tuj viziti hospitalon por esti ekzamenata.
Larmado kaj palpebra
shveligho estas kauzitaj de infekto au konjunktivito pro alergio,
tiaokaze vi devas doni pli grandan atenton al viaj higienaj
kutimoj kaj ofte uzi kolirion.
Se vi suferas de hordeolo,
kiu tamen ne malaperas post ia tempo, vi devas viziti kuraciston
por fari operacion.
Se vi sentas brulumon
en la okuloj, kvazau en la okuloj estus sablero, tio estas kauzita
de longatempa sidado antau komputilo au televidilo, tiaokaze
vi povas meti sur la palpebrojn sterilizitan vatbuleton trempitan
en varmeta teakvo.
Brulumo che urinado
kaj veziko sur seksaj organoj montras, ke tio estas herpeto.
Tiaokaze vi devas senprokraste viziti hospitalon. Estas malfacile
kuraci tiujn malsanojn, sed antivirusaj medikamentoj povas mildigi
la simptomojn. Tiuj malsanoj estas dangheraj precipe por gravedulinoj,
char ili estas malutilaj al la fetoj.
Se viaj seksaj organoj
infektighis de mikozo, vi devas kuraci vin per antibiotikaj
medikamentoj kaj la geedzoj ambau devas esti kuracataj, malgrau
ke iu el ili ne havas suferon.
Se vi suferas de vagina
brulumo kaj de tie ekskreciighas blanka au flava viskoza likvajho,
tio estas kauzita de tipa vaginito kaj vi devas esti senprokraste
kuracata. Por preventi la refojan infektighon vi devas doni
grandan atenton al via higieno. Virinoj devas porti kotonan
kalsonon kaj lavi sin per neutra sapo.
Inflamo kaj jukado
inter piedfingroj montras, ke vi infektighis de mikozo. Tiaokaze
vi devas tuj viziti kuraciston. Vi devas lasi la piedfingrojn
nekovritaj, kaj en publika loko ne iru nudpiede kaj dum la oficvojagho
portu viajn proprajn pantoflojn por eviti interkrucan infektighon.
Se vi rimarkis, ke
sur via hauto aperis elstaraj vejnoj, tio montras, ke vi estas
atakata de variko, kaj vi devas viziti kuraciston. Se la malsano
estas serioza, vi do devas esti operaciata.
Maleola shveligho
montras, ke vi prenis tro da akvo au salo. Tio kauzighas ankau
de tro da femalaj hormonoj au hepata kaj rena malsanoj kaj tiaokaze
vi devas viziti hospitalon.
Kalvigho estas kauzita
de anemio, gravedigho, postakusha shanghigho de hormonoj au
manko de vitamino H. Tiaokaze vi devas preni kokaon, juglandajn
nuksojn kaj panon el kruda tritika faruno, kiuj estas richaj
je vitamino H kaj magnezio.
Hara sekigho kauzighas
de manko de graso en la manghajhoj, tiaokaze vi devas preni
pli da vegetala oleo.
Dikigho de la kola
malsupro estas simptomo de tiroidaj malsanoj.
Dikigho de unu flanko
de la kolo estas kauzita de shveligho de limfonodoj au dentodoloro.
Kolaj doloro kaj malfacila
movigho estas kauzitaj de kapkuseno, kiu estas tro mola au tro
malalta. Tio povas kauzighi ankau de vertebra perturbigho. Se
vi vizitas kuraciston ne ghustatempe, viaj malsupraj membroj
povas atrofiighi.
Se mentono de iu ronkanto
pli kaj pli malgrandighas, tio montras, ke eble li suferas de
sindromo de spira-dorma pauzo. Li estas diferenca de ordinaraj
ronkantoj, char lia nerva sistemo reganta spiradon povas pauzi
en dormado kaj tiel lin povas ataki sufoko. Pro kompare longatempa
manko de oksigeno en la cerbo lin povas ataki ankau senila demenco.
Tiaokaze li devas uzi kontinuan pozitivan premspirilon en dormado
lau propono de kuracisto por normale spiri en dormado kaj ne
morti de sufokigho.