La homoj kun malsamaj
sangogrupoj havas malsamajn karakterojn. Por malkorpulentigi
sin oni devas serchi taugan metodon. En tio la sangogrupoj ludas
grandan rolon.
Homoj kun sangogrupo A modere manghu
kaj trinku
La homoj kun sangogrupo
A dedichas grandan atenton al la chirkauaj homoj, sed malmulte
prizorgas sin mem. Ili ofte admonas al aliaj malkorpulentighon,
sed preteratentis, ke ili mem pli kaj pli dikighas. Ili estas
firmvolaj kaj chiam penas por realigi sian deziron, tial nur
konsciante, ke ili devas malkorpulentigi sin, ili povas racie
moderigi la kvanton de siaj manghajhoj kaj trinkajhoj, kaj fine
ili rikoltos ghojindan rezulton. Krome, se ili faras ankau pli
da fizikaj ekzercoj, do ili pli frue malkorpulentighos.
Homoj kun sangogrupo O penadu en mallonga
tempo
La homoj kun sangogrupo
O estas energiaj kaj malkashemaj, tamen ili estas shanghighemaj
en la decidoj. Kompare kun aliaj homoj, ili facile dikighas,
tial por maldikighi, ili devas alpreni metodojn de mallonga
tempo. Se la maldikiga periodo estas tre longa, ilia energio
malgrandighas kaj sekvas malsukceso, tial por la homoj kun sangogrupo
O preferinda estas la mallongtempa maldikigo.
Homoj kun sangogrupo B havigu al si
konkretan celon
Ghenerale tiaj homoj
estas firmvolaj. Se oni dirus al ili: “Se via talio estos
pli maldika, do via staturo similos al tiu de bela modelino,”
ili decidus sin maldikigi senprokraste. Tio estas, ke se oni
difinos por ili konkretan celon, ili do penados por realigi
ghin.
Se la homoj kun sangogrupo
B opinias, ke la celo ne estas ideala, ili do ne penadas por
realigi ghin. Tial ili devas pendigi la foton de stelo kun bela
staturo en sia loghejo kaj konscie penadi por havigi al si la
staturon similan al la stelo.
Homoj kun sangogrupo AB estu kontrolataj
por malkorpulentigho
Ghenerale dirite,
la homoj kun sangogrupo AB estas maldiligentaj kaj dependemaj
de aliaj. Kiam la rezulto ne estas klara post penado, ili finos
la penadon. Longatempa penado enuigas ilin, char ili ne estas
energiaj kiel tiuj kun sangogrupo O, kaj la mallongatempa penado
ne donas ghojigan rezulton. Multaj el ili shatas malgrasigajn
manghajhojn, tamen ili ne persistas en tio. Ili jen alprenas
tiun malgrasigan metodon, jen la alian, tial la korpulentuloj
kun sangogrupo AB devas konsulti kuracistojn kaj trejnistojn
por ke ilia malkorpulentigho plenumighu sub la direktado de
tiuj kuracistoj au trejnistoj.