Oni
deziras beligi sin. Pro tio multaj facile kredas al reklamoj
au blinde akceptas alies proponojn. Sciencistoj faris profundan
esploradon kaj avertis, ke oni forlasu la malutilajn beligajn
proponojn.
Pri hauto
Multaj opinias, ke
vitamino E estas utila por sencikatrigo, se oni chiutage shmiras
ghin sur la vizagho. Fakte estas neniu atesto, kiu povas konfirmi,
ke vitamino E havas tiun kapablon. Se oni shmiras malmulte da
miksajho de vitamino E kaj aliaj elementoj, tio povas efike
izoli la hauton de la eksterajho, tamen sola vitamino E povas
kauzi alergion al la homa hauto, tial oni preferas manghi ghin
ol shmiri ghin sur la hauto.
Multaj opinias, ke
malvarma akvo kaj hautokuntira likvajho utilas al malgrandigo
de la poroj. Fakte la homaj poroj estas deciditaj de genoj.
Ili ne malgrandighas por eterne pro portempa ekscito per malvarma
akvo au hautokuntira likvajho. Estas kosmetikajho el vitamino
A, kiu estas pli efika ol hautokuntira likvajho. Ghi povas delikatigi
la hauton por mallonga tempo. Tamen poste la hauto farighas
sama kiel antaue.
Pluraj opinias, ke
se oni chiutage trinkas 8 tasojn da akvo, tio delikatigos lian
hauton. Kompreneble akvo estas utila al chiuj, char ghi helpas
sangocirkuladon kaj digeston kaj utilas al la homa sano, tamen
ghi ne penetras en la hauton, tro da akvo ekskreciighas, kunportante
toksajhon el la homa korpo. Por ke la hauto havu sufiche da
akvo, oni devas uzi bonkvalitan kosmetikajhon.
Oni opinias, ke naturaj
kosmetikajhoj estas pli bonaj ol la fabrikitaj, tial oni preferas
la kosmetikajhojn el herboj. Sciencistoj diras, ke ankau venena
herbo estas natura, ne chiuj naturaj estas sekuraj nek utilaj
al la homa sano. Fakte multe da naturaj elementoj havas negativan
efikon al la homa hauto. En multaj landoj la administracio de
manghajhoj kaj medikamentoj pli toleras la naturajn kosmetikajhojn
ol alispecajn, tial oni ne devas blinde uzi la naturajn kosmetikajhojn.
Pri beligado
Fakaj
beligistoj opinias, ke homoj kun oleeca hauto ne devas shmiri
la vizaghon per pudro, kiu estas destinita por fiksi la kolorojn,
plibeligi la hautokoloron kaj plibriligi ghin. Ankau la vizagho
kun seka hauto brilas, tamen la brila parto estas iom malpli
granda ol tiu sur la homoj kun oleeca hauto, tial la homoj kun
oleeca hauto povas uzi pudron, tamen devas lavi la vizaghon
ghustatempe por ke la poroj ne estu shtopitaj.
Fakaj beligistoj opinias,
ke la okulombro devas havi la saman koloron, kian havas la okulgloboj,
kio tamen limigas al virinoj elekton de koloro. Aliaj fakuloj
opinias, ke la samkolora okulombro monotonigas la koloron.
Oni iam opinias, ke
ne chiuj virinoj plibelighas pro rughumo de la lipoj, fakte
ili ignoris la fakton, ke la rugho havas multe da specoj. Chiuj
virinoj povas trovi rughon taugan al ili. Al iuj taugas rufa
liprughigilo, al aliaj la purpura.
Pri haroj
Iuj opinias, ke se
oni ofte tondas siajn harojn, tiuj farighas pli kaj pli dikaj
kaj kreskas rapide, kaj tio estas utila por firmigi la harojn
precipe por la knabinoj. Fakte la haroj estas el mortinta proteino,
tial ofta hartondado ne estas grava, char la haroj ne povas
cirkuligi nutron kaj la longigho kaj mallongigho de la haroj
ne influas la harradikajn porojn. La haroj longaj kaj mallongaj
kreskas samrapide, tiel ke ofta tondado ne povas firmigi la
delikatajn harojn.
Oni opinias, ke kraniaj
hauteroj kauzighas de troa sekeco, sed fakte ne. Seb-elfluo
faras kraniajn hauterojn. Tiaj hauteroj naskighas pro troa sebumo
kaj neofta lavado. La kraniaj hauteroj ofte vidighas che gejunuloj
kaj plenkreskuloj kun oleeca hauto.
Multaj homoj kun delikataj
haroj ne volas ofte kombi siajn harojn, char ili opinias, ke
tio kauzas harfalon, sed fakte la kombado donas la saman forton
al la haroj delikataj kaj krudaj. Tute egale chu oni kombas
ilin au ne, ili falas de la kapo atinginte finon de sia vivado.
Iuj, kiuj ofte tinkturas
siajn harojn, opinias, ke la tinkturiloj el herboj estas naturaj,
sed fakte ne. Se la koloriga povo de iu tinkturilo atingas 30%,
do ghi certe havas ian kemian elementon. La unusola natura hartinkturilo
kreskas en Egiptio, sed per ghi oni certe rughigas kaj harojn
kaj la kranian hauton samtempe.
Multaj opinias, ke
oni ne devas tinkturi la harojn post gravedigho, tamen ghis
hodiau ankorau ne estas findindaj atestoj, ke hartinkturado
povas malhelpi la sanan kreskon de la fetoj. Tamen multe da
ginekologoj opinias, ke la alergio kauzita de hartinkturado
faras la gravedulinojn ne konformaj al la feta movigho.
Multaj opinias, ke
ne estas shampuo hardikiga, fakte kvankam la efiko de shampuo
estas nedaura, tamen iuj shampuoj povas shanghi la histan strukturon
de la haroj kaj multigi kaj dikigi la harojn.
Pri ungoj
Maljunuloj diras al
junuloj, ke blankaj makuloj sur la homaj ungoj reflektas mankon
de kalcio. Fakte la makuloj estas vezikoj kauzitaj de bato.
Ili aperas kelkajn monatojn post la bato, kaj iom post iom malaperas
kaj malbeligas la ungojn ne tre longatempe.