En
januaro de 2003 senhoma kosmoshipo Shenzhou-4 de Chinio sukcesis
reveni al la terglobo. Tio ebligas al chinoj fari homan kosmovojaghon.
Koncernaj specialistoj konigas la vivon de kosmonautoj en la
kosmo.
Mangho en la kosmo
Por ne okupi spacon
en kosmoshipo kaj laueble malpezigi la shipon che lancho, la
manghajhoj por la kosmonautoj nepre devas esti malpezaj, malgrandaj,
tamen nutrorichaj kaj ne enhavantaj fechon, ekzemple osto, shelo,
kerno k.s. Dum kosmovojagho kosmonautoj perdos ostokalcion kaj
suferos de muskola atrofio kaj reduktigho de rughaj sangocheloj.
Pro tio oni devas liveri manghajhojn tute konformajn al la bezono
de la kosmonautoj, ekzemple oni devas enmeti en la manghajhojn
sufiche da proteino kaj kalcio kaj konvenan kvanton da kalcio,
fosforo kaj vitamino D. En la unua periodo de kosmovojagho la
manghajho ne devas enhavi tro da graso por eviti malsanon pro
la movado en kosmo, kaj oni devas garantii la liveron de kalio
kaj malmultigi natron en manghajho por eviti malordon de la
funkcio de la kardiovaskula sistemo.
En kosmovojagho la
chinaj kosmonautoj manghos lau la china gastronomio. Post mangho
ili havos tason da verda teo farita en speciala metodo.
Oni liveras manghajhojn
al la kosmonautoj en du manieroj: Unu estas kunporti surterajn
manghajhojn en la kosmon, kaj la alia estas prilabori el krudaj
materialoj en la kosmo. Sed lancho de homporta kosmoshipo estas
multekosta, chirkau dek mil usonajn dolarojn por kilogramo,
kaj chiu kosmonauto konsumas chiutage 1.5 kilogramojn da manghajhoj.
Tial Usono kaj Rusio alprenas la unuan metodon.
La manghajhoj por
kosmonautoj estas oblongaj, bulaj kaj kubaj, el viando, fisho
kaj kuko. Ili estas tegitaj per manghebla membrano, kaj unu
peco por unu bushpreno. Ili estas facile preneblaj, puraj kaj
sen defalajhoj, por ke la defalintaj pecetoj ne shvebu en la
kajuto. Antaue la usonaj kaj rusaj kosmonautoj suchis likvajn
au duonsolidajn manghajhojn el tubetoj similaj al dentopasta
tubo. Poste, dank’ al progreso de novaj materialoj kaj
nova teknologio de pakumado, la kosmonautoj povas manghi preskau
same kiel sur la tero. Ili povas meti la manghajhojn en pleton
kaj preni ilin per manghilaro sama al la ordinara kiel hejme.
En kaj ekster kosmoshipo
Lau
funkcio la vestoj de kosmonautoj havas du specojn: Unu por enkajutaj
aktivecoj kaj la alia por eksterkajutaj.
Se tralikighos kajuto
de kosmoshipo kaj malaltighos la atmosfera premo, la kosmonautoj
tuj vestos sin per enkajuta vesto kaj ligos sin kun la livera
sistemo de oksigeno kaj aero, kaj en la vesto tuj estos normala
atmosfera premo kaj aero, kaj la temperaturo kaj telekomunikado
estos garantiataj, por ke la kosmonautoj povu sekure reveni
al la terglobo okaze de perturbo de kosmoshipo. Kiam kosmoshipo
levighas au mallevighas, la kosmonautoj surmetas tian veston
por protekti sin kontrau eventuala perturbo. Ili ne portas tiun
veston dum la normala vojagho en la orbito.
La enkajuta vesto
de Chinio konsistas el tri partoj: unu estas farita el materialo
povanta elteni altan temperaturon, alia el tiu malebliganta
forkuron de aero enpremita en la veston kaj la tria el tiu ligita
al la randoj de la subvestoj per multaj tubetoj forkondukantaj
varmon estigitan pro metabolo en la korpo de la kosmonautoj.
Ili portas specialajn
kaskon, gantojn kaj botojn. La kasko izolas de bruo, varmo kaj
tushego. Krome ghi estas skuosorba kaj malpeza. Por eviti koagulighon
de vaporo de spirado kaj koagulighon de akvo en malalta temperaturo
sur la rigarda fenestro de la kasko, specialistoj projektis
specialan aerfluon au tegas la fenestron per speciala shmirajho.
La gantoj estas adaptitaj al la vesto, ke aerizite, ili ankorau
estas tre oportunaj kaj varmtenaj en manipulado kaj movigho
de kosmonautoj.
Eksterkajuta vesto
estas pli komplika. Ghi estas garantia kaj subtena sistemo por
la kosmonautoj en ilia eksterkajuta restado. Ghi povas esti
rigardata plej malgranda homporta kosmoshipo. La eksterkajuta
vesto pezas chirkau 120 kilogramojn. En tiu vesto kosmonauto
povas resti 8 horojn ekster la kosmoshipo. Nuntempe por fari
tian veston oni bezonas 10 milionojn da usonaj dolaroj.
Maniero de dormado
En
la stato de pezoperdo, la korpo de kosmonauto nature kurbighas
kiel arko. Specialistoj kredas, ke dormo en pozo de arko estas
pli komforta ol en pozo de rekta korpo. Dum kosmovojagho dormosako
estas ligita al la muro de la kajuto kaj la kosmonautoj sentas
komfortecon saman en lito. En la stato de pezoperdo oni ne distingas
supron kaj malsupron kaj povas dormi tute egale, chu starante
au kushante.
Kosmonautoj bezonas
banon dum la kosmovojagho. En la kosmostacio de eks-Sovetunio
estas banejo. Antau bano la kosmonautoj devas shtopi la orelojn
kaj surmeti okulshirmilojn kiel skafandristo. Kiam chio estas
preta, ili malfermas la kranon kaj maldika fluo shprucas sur
ilian korpon formante akvan membranon kun sennombraj veziketoj.
Ili devas sorbi la akvon per mantuko au akvosorba broso. En
stato de pezoperdo akvo ne elfluas kaj akvo elfluas nur kiam
la akvujo estas aerpremita.