HIV-virusoj detruas
la imunajn chelojn kaj kauzas gravan perturbon de la homa imuneco.
Pro tio estas gravege levi la homan imunecon por kuraco de aideso.
La china medicino chiam alte taksas kuracadon en la tuto, bridon
de la patogenaj elementoj kaj levon de la homa imuneco kun la
celo bridi HIV-virusoj. Ghi ampleksas multe da drogherboj kaj
havas grandan latentan forton por disvolvi ilian kapablon. En
la pasintaj jaroj multe da chin-medicinaj drogherboj estis aplikataj
en la kuracado kaj ricevis bonan rezulton.
Kompundaj medikamentoj
Bupleura infuzajho
estas pretigita el bupleuro, skutelario (Scutellaria baicalensis),
ginsengo, pinelio, glicirizo, zingibro kaj jujubo. La klinika
praktiko pruvis, ke ghi estas efika por bridi HIV-virusojn kaj
mildigi la simptomojn.
Ginsenga infuzajho
estas pretigita el ginsengo, seka zingibro, atraktilodo (Atractylodes
macrocephala) kaj glicirizo. Ghi estas tauga por purigi
la homan sangon, levi la senoksigan funkcion de la hepato, bridi
disvolvighon de HIV-virusoj kaj mildigi la simptomojn.
Alia infuzajho estas
farita el astragalo, ginsengo, akantopanako (Acanthopanax
senticosus) , skizandro (Schizandra) kaj aliaj
12 drogherboj. La klinika praktiko pruvis, ke ghi estas utila
al kuracado kun neniu negativa efiko.
Solaj drogherboj
La dolcha elemento
de glicirizo estas utila por bridi HIV-virusoj, char ghi malhelpas
ilian kunighon kun la homaj cheloj.
Radiko de trikosanto
(Trichosanthes kirilowii) estas utila por malhelpi
disvolvighon de HIV-virusoj, tamen kauzas kapdoloron, febron
kaj muskolan doloron, similajn al simptomoj de gripo. Char ghi
mortigas vilajn chelojn en abortigo, tial ghia uzado nun ankorau
estas en provado.
Kelidonio estas ofte
uzata en kuraco de digestaj malsanoj kaj efika por bridi la
transkriptazon de HIV-virusoj.
Ganodermo (Ganoderma
lucidum) estas efika por reguligi imunecon de la homaj
cheloj, mildigi la simptomojn kaj prokrasti disvolvighon de
la malsano.
Praktiko montris,
ke tripterigo (Tripterygium wilfordii) povas mortigi
kaj almenau detrui HIV-virusojn.
Faktoj pruvis, ke
fungoj estas efikaj por bridi HIV-virusojn kaj malhelpas ilian
sintrudon al T-cheloj kaj mildigas la simptomojn.
Eksperimento pruvis,
ke filanto kaj terpomo estas efikaj por bridi HIV-virusojn.