Post
multjara penado, unuapashe formighis kompare kompleta eduka
sistemo kun nacia karaktero, kiu inkluzivas infanan edukadon,
bazan edukadon, profesia-teknikan edukadon, plenkreskulan edukadon
kaj superan edukadon. En la autonomaj regionoj de nacimalplimultoj
estas pli ol 100 mil elementaj lernejoj, 12 mil mezlernejoj
kaj 100 ordinaraj superaj lernejoj kun 18.5249 milionoj da lernantoj,
nome 7% de la nombro de la lernantoj de la lando. La 55 nacimalplimultoj
de Chinio chiu havas siajn studentojn.
En la Autonoma Regiono
de Interna Mongolio, la Ningxia-a Huj-nacia Autonoma Regiono,
la Xinjiang-a Ujgura Autonoma Regiono, la Guangxi-a Ghuang-nacia
Autonoma Regiono, Guizhou-provinco kaj Yunnan-provinco, 98%
de la lernoaghaj infanoj lernas en lernejoj, kaj la pocentoj
estas samaj kiel tiuj de la lando. 51% de la autonomaj gubernioj
gheneraligis la 9-jaran devigan edukadon.
Rapide
disvolvighas ankau la supera edukado de la nacimalplimultoj.
Nun funkcias pli ol 140 superaj lernejoj por nacimalplimultanoj
kaj 560 mil studentoj lernas en la lernejoj. Dank’ al
grandigho de la vicaro de nacimalplimultaj instruistoj, la nombro
de nacimalplimultaj instruistoj levighis al 925 mil. Du-lingva
instruado en la nacimalplimultaj lernejoj havis aktivan disvolvighon,
kaj nun oni instruas en 21 nacimalplimultaj lingvoj en pli ol
10 mil lernejoj, kaj chiujare oni tradukas kaj eldonas cent
milionojn da ekzempleroj da instruaj materialoj de 3500 specoj
en nacimalplimultaj lingvoj. En la lastaj jaroj evidente plibonighis
la kondichoj de lernejoj en nacimalplimultaj regionoj, kaj diversaj
lokoj de la lando fervore kaj diversmaniere helpas la nacimalplimultajn
regionojn en ilia eduka laboro. La fondo de tibeta grupo, la
prepara grupo de nacimalplimultanoj en superaj lernejoj kaj
ujgura grupo en supera mezlernejo en landinterno bakis grandan
nombron da fakuloj por la nacimalplimultaj regionoj.
Senchesa disvolvigho
de la nacimalplimulta edukado ludis gravan rolon por altigi
la kulturan, sciencan kaj teknikan kvaliton de la popolamasoj
de nacimalplimultoj, akceli la ekonomian disvolvighon kaj chiuflankan
socian progreson de la nacimalplimultaj regionoj, firmigi la
unuighon de la nacioj kaj protekti la unuecon kaj stabilecon
de la lando.