En
la lastaj dekkelke da jaroj multaj fremdlandaj instruistoj instruas
en universitatoj kaj mezlernejoj de Chinio. Ili opinias, ke
en Chinio kun granda loghantaro la lernantoj estas peze sharghitaj
pro malfacila eniro en superan lernejon kaj malfacilo en akiro
de laboro. Krome, granda diferenco trovighas inter la tradicia
eduka ideologio de Chinio kaj tiu de la okcidentaj landoj, pro
kio la chinaj lernantoj havas sian propran metodon konforman
al la lernado kaj medio.
Kio estas la plej
bona edukado? Trovighas malsamaj opinioj en malsamaj landoj.
En kontakto kun multaj chinaj lernantoj, la fremdlandaj instruistoj
audis kaj vidis multajn aferojn, kaj ili opinias, ke trovighas
sameco kaj diferenco inter la chinaj kaj alilandaj lernantoj.
En la orienta edukado trovighas io malghusta, sed la okcidenta
ne estas perfekta. Chinio superis multajn okcidentajn landojn
en la sinteno al edukado. En Okcidento multaj lernantoj opinias,
ke akiri sciojn estas ilia rajto. Sed en Chinio lernantoj estas
volontemaj en lernado. Se ili ne multe sukcesas en la lernado,
ili kulpigas sin mem.
Shati amikighi kun instruistoj
Fremdlandaj
instruistoj trovis, ke same kiel lernantoj en aliaj landoj,
la chinaj lernantoj multe postulas de instruistoj. Chie oni
shatas tiajn instruistojn, kiuj laboras diligente, parolas sprite
kaj scias multe. Samtempe lernantoj ghojas, se la instruistoj
favoras ilin au amikighas al ili. Ili ne shatas la kursojn de
tiaj instruistoj, kiuj sin tenas serioze kaj ofte kritikas ilin.
Fremdlandaj instruistoj trovis, ke la chinaj instruistoj ghojas,
se la lernantoj bone kunlaboras kun ili, komprenas ilin kaj
intershanghas opiniojn kun ili. Ankau okcidentaj instruistoj
shatas tiajn lernantojn, char ili havas bonan psikan kvaliton
kaj estas sanaj kaj komprenemaj. Sed plejparto de la lernantoj
estas naivaj, kaj la instruistoj devas la unuaj proksimighi
al ili kaj intershanghi opiniojn kun ili kaj plene kompreni
ilin. Sed la chinaj lernantoj maturighas pli frue ol la okcidentaj,
kaj multaj chinaj lernantoj pli bone komprenas la instruistojn.
Ili povas la unuaj amikighi al la instruistoj, krom se ili estas
nefidindaj.
Akcenti honoron
Multaj fremdlandaj
instruistoj opinias, ke la chinoj akcentas honoron, kaj tio
multe influas la gejunulojn en ilia konduto en lernejo. La chinaj
lernantoj tre akcentas honoron, kaj ankau la instruistoj estas
tiaj. Se iu lernanto sukcesas en enira ekzameno por supera lernejo,
oni opinias, ke li honoras sin kaj siajn familion, lernejon
kaj instruistojn. Por tia honoro la chinaj instruistoj shatas
helpi bonajn lernantojn farighi pli bonaj. Se iu lernanto lernas
ne bone, la instruistoj opinias, ke li lernas ne diligente,
kaj tia takso malbone influos lian memfidon. Multaj lernantoj
opinias sin malsaghaj au nediligentaj kaj sin kulpigas. Tio
facile perdigos al ili memfidon pri la vivo, eble ili opinios
sin malsaghaj dum la tuta vivo kaj nenion kuraghos provi. Tiaj
lernantoj pli akcentas honoron kaj ne kuraghas respondi demandon
de la instruistoj, timante mokon de la kamaradoj. Fremdlandaj
instruistoj opinias, ke troa akcento de honoro plej serioze
influas la chinajn lernantojn en ghusta sinteno al la scioj,
kaj la lernantoj facile neglektos la forton de la scioj kaj
ekskluzive strebos al honoro pro altaj poentoj.
Intensa konkuro
La loghantaro de
Chinio estas tro granda, kaj chie estas interpushighantaj homamasoj.
La grupoj en plejparto de la mezlernejoj havas chiu pli ol 40
lernantojn, kaj la fremdlandaj instruistoj renkontas malfacilon
informighi, kio en la leciono interesas la lernantojn. Krome
ili ne havas tempon por interbabili kun la lernantoj por scii,
chu ili komprenas la lecionojn. Ili vidas intensan konkuron
pro multeco de lernantoj en grupo.
Influo de ekzamena sistemo
Fremdlandaj instruistoj
opinias, ke en Chinio ekzistas “ekzamena kulturo”.
Deantikve estas la kutimo, ke por esti super la aliaj, oni devas
trapasi ekzamenon. Oni vidas, ke en la nuna Chinio ankorau ekzistas
tia sistemo, ke la celo de la instruistoj ne estas helpi la
lernantojn disvolvi sian talenton, sed helpi ilin kiel eble
plej glate trapasi ekzamenon. Multaj chinoj opinias, ke la scioj
akiritaj en la lernejo estas sentaugaj, kaj ili bezonas lerni
sciojn necesajn por la profesio nur post enoficigho. Multaj
lernantoj bedauras, ke ili ne havis shancojn por partopreni
en postlecionaj aktivadoj kaj socia praktiko dum la lernado
en la lernejo.
Tamen fremdlandaj
instruistoj trovis utilon de la ekzamena sistemo. Unuflanke,
la lernantoj vere povas akiri multe da scioj. Aliflanke, pro
granda nombro de lernantoj kaj nesuficha nombro de superaj lernejoj,
partopreno en la sama ekzameno estas la plej justa metodo por
solvi la problemon. Tiu sistemo estas konforma al la edukado
kaj kulturo de Chinio.