Silkajhoj estas chiam 
                  shatataj de la homoj.
                    Sciencistoj trovis, 
                  ke la silkaj subvestoj, bonaj en aerenlasado, estas efikaj por 
                  preventi infanajn papulecan urtikarion, naskighon de rughaj 
                  shvelajhetoj, jukadon dum gravedeco, tutkorpan au korpopartan 
                  jukadon, dermatiton, psoriazon k.a.
                    La varmo kaj malsekeco 
                  kauzitaj de silkaj vestoj estas similaj al tiuj de la homa hauto. 
                  La silkajhoj estas pli kapablaj en- kaj ellasi malsekecon ol 
                  kotonaj, linaj kaj sintez-fibraj vestoj. Krom tio 15-18% de 
                  la silko estas nitrogeno, kiu povas malhelpi rapidan brulighon 
                  de fibroj, tial silkaj vestoj iagrade evitigas brulvundon.
                     Tushante la homan 
                  hauton, silkajho povas fari delikatan masaghon kaj pliigi la 
                  vivigan povon de la hautaj cheloj, kio estas tauga ne nur por 
                  malhelpi maljunighon de la homa hauto, sed ankau por malpliigi 
                  kreskon de mikroboj sur la homa hauto.
                     La ghisdata scienca 
                  esplorado montras, ke la proteinaj fibroj entenataj de la silkajhoj 
                  havas aminajn acidojn utilajn al la homa sano, kiuj estas efikaj 
                  por preventi radiadon de sunlumo, malpliigi damaghon de transviolaj 
                  radioj, pliigi vivigan povon de la homaj cheloj, preventi sangvazan 
                  sklerozon kaj prokrasti maljunighon.