Nun pli kaj pli multe
da homoj preferas valorajn gemojn, char en iliaj okuloj la juveloj
el valoraj gemoj aspektas elegante, sed sciencistoj diras, ke
ju pli valoras la gemoj, des pli malutilas ili al la homa sano.
Kial? Char la valoraj
gemoj havas eksterordinare multe da radiaj elementoj. Iliaj
bela koloro kaj brilo formighis en la geologia evoluo dum milionoj
da jaroj, ricevinte malrapide malfortajn radiojn, kiuj donis
al la gemoj mem radiajn elementojn. Por ke la juveloj havu pli
da brilo, iuj juvelistoj priradias la gemojn per gamaradioj,
iuj ech metas topazon, spodumenon kaj aliajn facile aktivigitajn
gemojn en atoman reaktoron, por ke la neutronaro sufiche priradiu
ilin, tiel ke la priradiitaj gemoj forte disradias post nelonge,
kaj sekve de tio la radiaj elementoj entenataj de la gemoj dekoblighas
kaj ech kelkdekoblighas ol la normalaj entenoj. Post atentema
mezurado kaj esplorado fakuloj konkludis, ke homoj, portantaj
tiajn juvelojn en unu jaro, ricevis radiojn multe pli grandajn
ol la permesitaj. Ja estas terure, ke la koliero el gemo pendas
ghuste che la kolo au antau la brusto, pro kio la ebleco de
kancerigho de mamoj kaj pulmoj centoblighas.
Sciencistoj konsilas
ne porti valorajn juvelojn kaj precipe tiujn el valoregaj gemoj.