En esplorado de la
efiko de china drogherbo, francaj sciencistoj trovis, ke poligono
(Polygonum tinctorium) estas efika por malhelpi dividighon
de kanceraj cheloj.
Ili trovis ankau,
ke ghi estas mirinde efika por kuraci kronikan leukemion de
mjelaj cheloj. Por koni ghian kuracan efikon, ili kunlaboris
kun britaj kaj germanaj sciencistoj kaj faris farmakologian
analizon de la molekuloj de la drogherbo.
Esplorinte per pluraj
metodoj, ili trovis, ke poligono ludas decidan rolon por malhelpi
dividighon de kanceraj cheloj. Ghi povas fari reakcion kun dependa
enzimo en la homa korpo kaj malhelpi la funkcion de kanceraj
cheloj, dum tiu enzimo rekte influas ilian dividighon.
Poligono estas unujara
herbo, ghiaj tigo kaj folioj estas akragustaj kaj ghiaj floroj
palrughaj au palverdaj. La tuta herbo povas esti prenata kiel
drogo. Esploristoj opinias, ke malkovro de la eksterordinara
utilo de poligono malfermis novan pensmetodon por venki kancerojn
kaj donis novan bazon por malhelpi kreskon de la kanceraj cheloj
en la posta esplorado.