Post du-jara esplorado
Jia Fujun, profesoro de la Psikoza Hospitalo de Henan-provinco,
Chinio, trovis novajn normojn por prognozi la kuracefikon de
depresio, kio havas signifon por diagnozi kaj kuraci depresion
en la estonteco.
Depresio estas unu
el la oftaj psikozoj. La medicina esploro en la pasintaj jaroj
montris, ke la morbokvanto de depresio levighis jaron post jaro.
Tamen, limigite de la biologiaj normoj en esploro pri depresio,
la diagnozo, kuraco kaj determino de kuracefiko de tiu malsano
estas kompare malfacilaj. Profesoro Jia per speciala adhero
esploris la liberseran tiroidan hormonon kaj tirotropan hormonon
de 60 homoj, kiuj prenas medikamenton, kaj 30 sanaj homoj por
jughi la seriozecon de la depresio lau la normoj de HAMD.
Post de la kompara
esploro en la pasintaj du jaroj li malkovris, ke la nivelo de
sera tiroida hormono FT3 de la dufazaj depresiuloj estas malalta
ol tiu de la unufazaj depresiuloj kaj sanaj homoj. Li trovis
ankau, ke la bona kuracefiko okazas al la malsanuloj, kies FT3
kaj FT4 de la serotiroksida hormono estas malgranda.
La nova trovo ludas
gravan rolon por diagnozi kaj kuraci la depresiulojn kaj atingi
kompare bonan kuracefikon kaj samtempe donas prognozan biologian
normon utilan al la kuracado.